Karneado

helena filozofo

Karneado (greke: Καρνεάδης; latine: Carneades; ‏ 214a.K. - 129 a.K.) estis greka filozofo, kaj eble la plej elstara estro en la skeptika periodo de la platona akademio en antikva Grekio.

Karneado
Persona informo
Καρνεάδης
Naskiĝo
en Cireno
Morto
en Ateno
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de Karneado

Vivo redakti

Karneado naskiĝis en la greka urbo Kireno, Cyrene) en Nord-Afriko (nun en Libio). Li translokiĝis al Ateno kaj estis studento de la saĝuloj de la stoika skolo, inkluzive de la filozofo Diogeno de Babilono (240 a.K. - 150 a.K.) kun kiu li studis la teorion de logiko. Li studis kaj esploris la verkojn de Krizipo de Soli kun la celo refuti ilin. Poste li aliĝu al la Platona Akademio, kies filozofoj estis atakitaj de la stoikaj filozofoj. En 155 a.K. post la morto de la geniulo, Karneado estis elektita estro de la akademio. Li estis la kvara en la ĉeno de akademiaj estroj post Arkesilao. Lia filozofia kapablo kaj retorikemo kiel parolanto reestigis al sia iama gloro la kronon de platona akademio.

En la sama jaro li estis elektita kune kun Diogeno kaj Kretolao el la Peripatetisma skolo kiel membro de la delegacio al Romo kies celo estis abolicii la monpunon truditan al la atenanoj post kiam ili detruis la havenurbon de Europus en Atiko, Grekio. Dum lia restado en Romo li faris paroladojn pri romia juro. Iun tagon li aliĝis al la roma justeco kaj la sekvan tagon deklaris ĝin kiel sonĝon nerealan. Tiuj aferoj indignigis Katono la Maljuna, kaj la romia Senato ordonis al Karneado kaj liaj kunuloj reveni al Ateno por ne malfavore influi la junularon de Romo. Karneado restis en Ateno por la resto de sia vivo. Post lia morto en 129 a.K., lia disĉiplo Klitomaĥo (Clitomachus) estis elektita estro de la Platona Akademio.

Liaj instruoj redakti

Karneado estas unu el la plej skeptikaj en greka filozofio. Li batalis la opiniojn de ĉiuj filozofoj el ĉiuj frakcioj kaj fluoj, kaj esprimis siajn opiniojn en negativa maniero, asertante ke nenio povas esti konata kun certeco. Li mem verkis nenion, kaj ĉio, kion ni scias pri liaj instruoj, originis de Klitomaĥo, kiu estis lia disĉiplo kaj amiko. Karneado helpis al ateismo kaj opiniis ke la mondo estis kreita hazarde.

Pri la temo de moralo, Karneado malakceptis la ideon ke ekzistis ajna rilato inter la leĝoj de moralo kaj naturo. Li pensis, ke niaj ideoj pri justeco kaj leĝo ne estas derivitaj de la naturo sed estis kreitaj de homoj por servi certajn celojn. Laŭ lia opinio, ne ekzistas kaj ne estos en la manoj de la homoj ia principo, per kiu ili povas alveni al la studo de la vero. Se ekzistis tia principo, ĝi devis esti en nia intelekto, nia percepto aŭ niaj sensoj. Sed intelekto dependas de percepto, kaj percepto dependas de senso. Ni ne havas ajnan rimedon por scii, ĉu niaj sensoj ne trompas nin, kaj ĉu ili ĝuste reflektas la realon, aŭ transdonas al nia menso falsajn konceptojn kaj ideojn.

Tamen la homo devas vivi laŭ certaj reguloj. Ni devas esti gvidataj de tio, kio ŝajnas al ni pli proksima al la vero. Tial, kvankam nenio povas esti deklarita tute vera, ĝi povas esti kontrolita ĝis certa grado de probableco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti