Taleso el Mileto
Taleso el Mileto (greke Θαλής (ò Μιλήσιος), transskribo per la latinaj literoj: Thales) estis greka filozofo konsiderata la patro de filozofio, interalie ĉar li estis la unua, kiu faris la transiĝon de la mito al la logoso, racio, tiel naskante filozofion. Li estis la iniciatinto de la filozofio de la naturo aŭ fizio physis. Li estis do la unua fiziisto aŭ fiziologo. Taleso estis la unua greka erudiculo, kiu ne bezonis rakonton por transdoni siajn klarigojn, ĉefe en siaj geometriaj esploroj, tiel komencinte la formo de matematika pruvo.
TalesoΘαλῆς | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Θαλῆς ὁ Μιλήσιος | ||
Naskonomo | greke Θαλῆς | |
Naskiĝo | 7-a jarcento a.K. en Mileto | |
Morto | 6-a jarcento a.K. en Mileto | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Sunfrapo vd | |
Religio | monismo vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Mileto vd | |
Familio | ||
Patro | Examyas (en) vd | |
Patrino | Сleobulina (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto inĝeniero verkisto geometro fizikisto filozofo astronomo instruisto vd | |
Laborkampo | Filozofio kaj matematiko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | teoremo de Taleso vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en la ionia greka urbo Mileto ĉirkaŭ la jaro 640 a.K. Li tre interesiĝis pri matematiko, geometrio, astronomio, politiko, kaj komerco. Li prognozis precize la sunan eklipson de la 28-a de Majo -585. Laŭ legendo, Taleso ankaŭ portis la sciojn pri geometrio kaj astronomio de Egiptio kaj Mezopotamio al Grekio.
Taleso serĉis la praan aŭ la originan elementon de la universo, nomata la principo de ĉio. Li instruis, ke tiu elemento estas akvo. Akvo estas gaso en la atmosfero, kaj likvo en la tero, en la maro, kaj sub la tersurfaco. Akvo, kiel glacio, estas ankaŭ solido. Evidente, laŭ Taleso, sen akvo la vivo ne povas ekzisti, kaj tial estas grava elemento. La akvo estas la unua realaĵo, origina kaj fundamenta, la substanco simpla, elementa, ne kunmetita. Jen aristotela diraĵo pri la afero:
|
Rilate la animon de Taleso, oni povas dedukti ke ĝia koncepto, ĉu devenas de lia ĝenerala pensmaniero, ke ĝia origino estas la unua principo, la akvo, ĉar ĉio vivanta estas malseka, ĉu devenas de la rekta observo la la ŝtono de Magnesio, de la nevidebla kaj mova forto de magneto, io simila al spirita ento de la orfeuloj, kohere kun liaj asertoj ke ĉio estas plena je dioj. Tial li diris ke la magneto havas animon ĉar ĝi kapablas movigi.
Se Taleso konsideris la animon, motoran principon, kaj ke ĉio estis plena je dioj, do la materio de Taleso estis viva pravigante la lastaj filozofiaj esploruloj asertantaj ke la talesa materiismo kaj la greka ĝenerale ne estas la nuntempa, kaj pro tio ili elpensis novan vorton por difini tiun materiismon vivan, nome, Hilozoismo.
Kontraŭe al pasintaj pensintoj, Taleso celis klarigi la mondon ne laŭ mitoj aŭ dioj, sed laŭ racio kaj logiko. Tio estas la radiko de greka filozofio kaj moderna scienco kaj, eble, de okcidenta civilizo mem.