Murad la 3-a (en otomana turka: مراد ثالث Murād-i sālis, en turka: III.Murat) (4a de julio 1546 – 16a de januaro 1595) estis la Sultano de la Otomana Imperio el 1574 ĝis sia morto en 1595.

Murad la 3-a
Persona informo
Murâd-ı sâlis
Naskiĝo 4-an de julio 1546 (1546-07-04)
en Manisa, Saruhan Sanjak,  Otomana Imperio
Morto 16-an de januaro 1595 (1595-01-16) (48-jaraĝa)
en Istanbulo,  Otomana Imperio
Tombo Q55700546 vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj turka vd
Loĝloko Palaco de Topkapi vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Subskribo Murad la 3-a
Familio
Dinastio Otomana dinastio vd
Patro Selimo la 2-a vd
Patrino Afife Nurbanu Sultan vd
Gefratoj Şehzade Abdullah • Ismihan Sultan • Fatma Sultan • Şah Sultan • Gevherhan Sultan vd
Amkunulo Safiye Sultan • Şemsiruhsar Hatun • Nazperver Sultan vd
Infanoj Mehmed la 3-a • Ayşe Sultan • Fahriye Sultan • Fatma Sultan • Mihrimah Sultan • Hümaşah Sultan vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro kaj antaŭa sultano Selimo la 2-a mortis en 1574 kaj estis sukcedita de Murad, kiu komencis sian regadon per la murdo de siaj kvin pli junaj fratoj.[1] Lia aŭtoritato estis subfosita de la influoj fare de la haremo – pli specife, tiuj de sia patrino kaj poste de sia favorita edzino Safija Sultano, ofte malprofite al la influo de Sokollu Mehmed Paŝa sur la kortego.[2] Dum la regado de Selimo la 2-a la povo estis tenita nur per la genio de la povo Granda Veziro, Mehmed Sokollu, kiu restis en posteno ĝis sia murdo en oktobro 1579. Dum la regado de Murad la nordaj limoj kun la Habsburga Monarkio estis defendita de Bosnia guberniestro Hasan Predojević. La regado de Murad la 3-a estis markita per elĉerpigaj militoj en la okcidenta kaj orienta frontoj de la Imperio. Otomanoj suferis ankaŭ malvenkojn en bataloj kiel la Batalo de Sisak.

Notoj redakti

  1. Marriott, John Arthur. The Eastern Question (Clarendon Press, 1917), 96.
  2. "Murad III | Ottoman sultan", Encyclopedia Britannica. Kontrolita 2018-11-13. (angle)