Sepimamismo

(Alidirektita el Ismailismo)

SepimamismoIsmailanismo, arabe الإسماعيلية [al-isma:.i:lija], estas branĉo de ŝijaisma islamo, kiu kredas je sep pravaj imamoj. La ĉirkaŭ 18 milionoj ismailanoj vivas hodiaŭ ĉefe en Barato (Guĝarato, Maharaŝtro, k.a.), Pakistano, Afganio, Taĝikio, Sirio, Jemeno, Irano, Omano, Barejno, orienta Turkio, orienta Afriko kaj dise en la okcidenta mondo - entute en pli ol 25 ŝtatoj.

Sepimamismo
Ismailismo
vdr

Sub-grupoj redakti

La ismailanoj havas hodiaŭ du ĉefajn sub-grupojn:

  • la "Nizarija"
  • la "Mustaʿlis" aŭ "Bohras", ĉefe en Barato, Pakistano kaj Jemeno.

La druzoj estas religia grupo kiu havas radikojn en ismailana islamo.

Nizarija redakti

La "nizariaj ismailanoj" aŭ "nizarianoj", arabe ‏نزارية‎ [niza:rija] estas la plaj granda grupo de ismailanoj (sepimamanoj). Historie ili estis ligitaj al la Fatima Kaliflando (9091094 kaj al la iama sekto de la asasinoj de Alamut. La nizarianoj kredas ke Ali, la bofilo de la profeto Mohamedo, estis die elektita kiel imamo aŭ spirita gvidanto de la islamanaro, kaj ke tiu imameco daŭras en seninterrompa hereda sinsekvo ĝis nun en 2013. La nuna, 49-a imamo en tiu sinsekvo estas Princo Karim Aga Ĥan la 4-a, la kvara Aga Ĥan, kiu engaĝiĝas tutmonde per projektoj por komuna bonfarto.

La sep imamoj rekonitaj de ĉiuj ismailanoj redakti

  1. ʿAlī ibn Abī Tālib (m 661)
  2. Hasan ibn ʿAlī (m 670)
  3. Al-Husain (m 680)
  4. ʿAlī ibn Husain Zain al-ʿĀbidīn (m ĉirkaŭ 713)
  5. Muhammad ibn ʿAlī al-Bāqir (m ĉirkaŭ 733)
  6. Ĝaʿfar as-Sādiq (m 765)
  7. Ismail ibn Ĝafar (m 755)
  8. Muhammed ibn Ismail - rigardata kiel Mahdi

Ali ibn Abi Talib estas speciala kazo ekster la numerado.




Eksteraj ligiloj redakti