Idris la 1-a, arabe إدريس السنوسي, Idrīs as-Sanūsī (naskiĝis la 12-an de marto 1890 en Al Bajda, mortis la 25-an de majo 1983 en Kairo) estis de 1951 ĝis 1969 reĝo de reĝlando Libio.

Idris as-Sanusi
إدريس السنوسي
Reĝo de Libio
Idris la 1-a, reĝo de Libio (1965)
Idris la 1-a, reĝo de Libio (1965)
Persona informo
محمد إدريس السنوسي
Naskiĝo 12-an de marto 1889 (1889-03-12)
en Al Ĝagbub, Vilayet of Tripolitania,  Otomana Imperio
Morto 25-an de majo 1983 (1983-05-25) (94-jaraĝa)
en Kairo
Tombo Al-Baqi' vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Libio vd
Familio
Dinastio House of Senussi vd
Patro Muhammad al-Mahdi as-Senussi vd
Gefratoj Muhammad ar-Reda vd
Edz(in)o Fatima el-Sharif vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝo Idris en 1951 ĉe la sendependiĝo de Libio
Reĝa standardo
Reĝo Idris en 1967 kun la egipta prezidanto Naser

Idris al-Sanusi estis nepo de Muhamad as-Sanusi. En 1916 li fariĝis ordenestro de la Sanusio-ordeno kiu havis multajn anojn en Libio. Dum la Dua Mondmilito la sanusianoj batalis kontraŭ Italio, kies kolonio Libio tiam estis.

En 1949 li fariĝis emiro de Cirenio kaj en 1951 reĝo (la unua kaj la lasta) de la sendependa reĝlando Libio. En 1963 li centraligis la administradon, forigante la tri historiajn libiajn provincojn Tripolio, Fezano kaj Cirenio. Ekde 1962 la lando riĉiĝis per la trovita nafto.

La 1-an de septembro 1969 reĝo Idris estis eksigita en puĉo fare de kolonelo Muamar Kadafi, kiu fondis la nunan Libian Araban Respublikon.