Distrikto Al Murgub
Al Murgub, (arabe المرقب, latinliterigo laŭ DMG al-Murqub), estas distrikto de Libio, en la nordokcidento de la lando. La teritorio estas parto de la historia regiono Tripolio. La distrikta ĉefurbo estas la urbo Al Ĥums. Grava urbo estas Msallata (55.000 loĝantoj).
Distrikto Al Murgub | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
district of Libya [+] | |||
Lando | Libio | ||
Ĉefurbo | Al Ĥums | ||
- koordinatoj | 33° N, 14° O (mapo)32.6514.266666666667Koordinatoj: 33° N, 14° O (mapo) | ||
ISO 3166-2 | LY-MB | ||
Distrikto Al Murgub | |||
Geografio
redaktiNorde la distrikto limas al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al la sekvaj tri libiaj distriktoj:
- Misrata - sudoriente
- Al Ĝabal Al Garbi - sudokcidente
- Tripolo (Tarabulus) - okcidente
Administra historio
redaktiKadre de la libia administra reformo de 2007 la najbara distrikto Tarhuna Ŭa Msallata estis integrigita en la teritorion. Ĝis tiam en la malnova, pli malgranda distrikto laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 328 292 loĝantoj (stato de 2003) sur areo de sume 3 000 km².
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija