Sabha (arabe سبها, latinliterigo laŭ DMG Sabhā) estas distrikto de Libio, en la centro de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Sabha, kiu kun 126 000 loĝantoj estas la plej granda urbo en la sudo de Libio. Laŭ la censo de 2012, la tuta regiono kalkulas ĉirkaŭ 157 747 loĝantojn.

Distrikto Sabha
Distrikto
district of Libya [+]

LandoLibio

ĈefurboSabha
- koordinatoj27° N, 14° O (mapo)27.03333333333314.433333333333Koordinatoj: 27° N, 14° O (mapo)


ISO 3166-2LY-SB

Distrikto Sabha (Tero)
Distrikto Sabha (Tero)

Distrikto Sabha (Libio)
Distrikto Sabha (Libio)
DEC
Distrikto Sabha
Distrikto Sabha

Map
Distrikto Sabha
vdr

La teritorio apartenas al la historia regiono Fezano (en la Libia dezerto, sekcio de la sahara dezerto), kies administra centro estas la urbo Sabha.

La urbo estas finstacio por migrantoj venantaj precipe el Niĝero, Togolando, Ganao kaj Sudano, kiuj veturas per buso tra Saharo kaj pluvojaĝas al Tripolo kun Eŭropo kiel fina celo. Tial Sabha estas la plej danĝera loko en Libio. La homkontrabandistoj vendas al araboj nigrajn afrikanojn kiel sklavoj[1].

Klimato redakti

Polvaj ŝtormoj kiuj povas daŭri inter kvar kaj ok tagoj estas sufiĉe ofta fenomeno dum la printempo[2].

Geografio redakti

 
La Gaberun-oazo en la Sabha distriko estas populara turismejo.

En la tuta distrikta teritorio etendiĝas super 15 330 km².

Ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:

Uedo Aŝ Ŝati en la nordo

Al Ĝufra en la oriento

Murzuk en la sudo

Uedo Al Haja en la okcidento.

La teritorio estas parto de la dezerto Saharo kiu komencas tuj sude de la urbo.

Ankaŭ la lokoj Samnu (سمنو), Tamanhant (تمنهنت), Umm al `Abid, Umm al Ahrar, Al Mahdia (المهدية), Az Zighan (الزيغن), Sukrah (Sakra) (سكرة), Al Nssiria, Ghadduwah (Goddua) (غدوة), Hagiara kaj Al Tanawia apartenas al la distrikto.

Politiko redakti

Ekde 2016, estis 22 administraciaj distriktoj en la lando[2]. Dum la Libia Civila Milito, tiama ŝtatestro Gaddafi per sia armeo kontrolis grandajn partojn de la distrikto kaj urbo pli longa ol aliloke en la lando. La Nacia Transira Konsilio ekregas la urbon depost la11-an de septembro 2011[3].

Referencoj redakti

  1. (eo) Valeria Alice Colombo, "Atestaĵoj el savboato en la mediteraneo Arkivigite je 2019-12-11 per la retarkivo Wayback Machine", revuo Vrede, la 21-an de novembro 2019, alirite la 11-an de decembro 2019.
  2. 2,0 2,1 (en) "Libya profile". 2016, arĥivita de la originalo la 24-an de decembro 2016.
  3. (en) "BBC News "Libya conflict: Anti-Gaddafi fighters take Sabha" – alirite la 23-an de septembro 2011, arĥivita de la originalo la 17-an de novembro 2018.