Karamanli estis dinastio de paŝaoj, kiu reĝis inter la jaroj 1711 kaj 1835 en Libio.

Post kiam la Otomana Imperio ne plu havis kontrolon pri la arabaj teritorioj de sia regno, ankaŭ en Libio la janiĉaroj kaj la barbareskaj piratoj ekhavis pli da politika kontrolo. En 1711 en Tripolo la otomana oficiro Ahmad Karamanli (lia nomo jam indikas, ke li originis el la turka provinco Karaman) transprenis la regadon (1711-1745) kaj senpotencigis la antaŭan, otomanan paŝaon. Kvankam la teritorio formale plu konsideriĝis otomana, li povis regi fakte sendepende kaj fondi la dinastion Karamanli. En 1922 li mem alprenis la titolon paŝao. Li etendigis sian influon ne nur al la tuta historia regiono Tripolio, sed ankaŭ al la najbaraj historiaj regionoj Cirenio kaj Fezano, do al praktike la tuta teritorio de la nuna ŝtato Libio. Ekonomie lia regado precipe baziĝis je raba agado de la barbareskaj piratoj kaj je la transsahara komerco. Per la ampleksaj enspezoj de tiuj du ekonomiaj branĉoj konstruiĝis la moskeo Ahmad paŝao Karamanli en Tripolo.

Lia filo Ali Karamanli (1754-1793) plifirmigis la regadon de la dinastio kaj plivigligis la transsaharan komercon. Anstataŭ la piratado pli kaj pli graviĝis la "pirataj impostoj", per kiuj la eŭropaj komercaj ŝipoj aĉetis ne esti prirabataj fare de la piratoj. Tamen la pluekzista piratado sub la sekva paŝao Jusuf Karamanli (1795-1832) gvidis al la dua barbareska milito kontraŭ Usono. Eĉ se la usona mararmeo ne sukcesis komplete finigi la piratadon, tamen la regado de la dinastio Karamanli estis signite malfortigata.

Kiam aldone ekestis pripotencaj luktoj interne de la dinastio, Jusuf Karamanli en 1832 abdikis favore al sia filo Ali Karamanli, kiu regis inter la jaroj 1832 kaj 1835. Tiu tamen ne sukcesis refortigi la regadon de la dinastio, kaj en 1835 la mararmeo de la Otomana Imperio albordiĝis en Libio kaj okupis la landon. La dinastiaj regantoj estis fortransportitaj al Istanbulo, kaj en la sekva periodo la regiono de la nuntempa Libio ree estis rekte administrataj de la Otomana Imperio.