Janiĉaroj
Janiĉaroj (turke Yeniçeri signifante nova armeo) estis regula osmana infanterio en la jaroj 1365—1826. La janiĉaran infanterion konsistigis junuloj, kiujn en la aĝo 12-16 jaroj oni kaptadis en kristanaj regionoj de la imperio (plej ofte ili estis albanoj, bulgaroj kaj serboj). Tiuj junuloj akceptis islamon, formale estis sklavoj de la sultano kaj loĝis en specialaj monasteri-tipaj loĝlokoj sen rajto edziĝi kaj havi propran havaĵon. Krom la militarto, janiĉaroj studis juron, kaligrafion, teologion kaj lingvojn.
Janiĉaroj | ||
---|---|---|
Sultano Murado la 4-a ĉirkaŭita de la janiĉaroj. | ||
elita taĉmento | ||
Komenco | 1363 vd | |
Fino | 1826 vd | |
Lando(j) | Otomana Imperio vd | |
Sidejo | Edirne | |
Ekde 1683 janiĉarojn oni ekprenis ankaŭ el inter islamanoj.
Fine de sia ekzisto la janiĉara korpuso iĝis politika forto, ne ĉiam oportuna por la sultano, ekzemple kontraŭ la reformoj de Selim la 3-a, nome Nizam-I Cedid. Tial janiĉaroj estis perforte disformitaj en 1826.