Denis Sassou Nguesso

prezidanto de la Respubliko Kongo

Denis Sassou NGUESSO (1943) estas Konga politikisto kiu estas prezidanto de la Respubliko Kongo ekde 1997; li estis estinta antaŭe prezidanto el 1979 al 1992. Dum sia unua periodo kiel prezidanto, li estris la unupartia reĝimo fare de la Konga Partio de Laboro (KPL) dum 12 jaroj. Sub premo el internaciaj fontoj, li enkondukis multpartian politikon en 1990 kaj estis poste elpostenigita de plenumaj povoj fare de la Nacia Konferenco de 1991, restante en funkcio kiel ceremonia ŝtatestro. Li iĝis kandidato por prezidenta elekto de 1992, sed li malsukcesis, iĝante la tria.

Denis Sassou Nguesso
Persona informo
Denis Sassou Nguesso
Naskiĝo 23-an de novembro 1943 (1943-11-23) (80-jaraĝa)
en Edou, Francia Kongo,  Ekvatora Franca Afriko
Religio katolika eklezio vd
Etno Mbosi people vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Respubliko Kongo • Popola Respubliko Kongo vd
Partio Congolese Party of Labour vd
Familio
Edz(in)o Antoinette Sassou Nguesso vd
Infanoj Edith Lucie Bongo • Denis-Christel Sassou Nguesso vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Denis Sassou Nguesso en 1986

Sassou Nguesso estis opoziciestro dum kvin jaroj antaŭ reveni al la povo rezulte de la Jun–Oktobra enlanda milito de 1997, en kiu liaj ribelaj fortoj elpostenigis la prezidanton Pascal Lissouba. Sekve al transira periodo, li venkis en la prezidenta elekto de 2002, kie okazis malalta opozicia partoprenado; li estis reelektita en la prezidanta elekto de 2009.[1] La enkonduko de nova konstitucio, aprobita per referendumo en 2015, ebligis ke Sassou Nguesso staru por alia regotemmpo. Li estis reelektita en la unua baloto de la prezidanta elekto de 2016 per plimulto.

Sassou Nguesso estas apogita de vario de politikaj partioj, ĉefe la KPL. Li estas la prezidanto de la Centra Komitato de la KPL.

En oktobro 2021, Denis Sassou N'Guesso estis citita en la skandalo de la "Pandora Papers". Laŭ la internacia konsorcio de ĵurnalistoj, estis en 1998, tuj post la reveno al la potenco de Denis Sassou N'Guesso, ke la kompanio Inter Afrika Investo laŭdire estis registrita en la Britaj Virgulininsuloj, kariba imposta rifuĝejo. Denis Sassou N'Guesso neas ĝenerale ke ekzistas tiuj dokumentoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Congo Republic poll losers challenge president's win (23a de Julio 2009). Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2016-09-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2016-09-12.