Sultanpur
Sultanpur, hindie सुल्तानपुर, urdue سلطان پور estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Sultanpur | |||
---|---|---|---|
city of India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 228001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 16′ N, 82° 4′ O (mapo)26.26166666666782.071666666667Koordinatoj: 26° 16′ N, 82° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 95 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 Sultanpur havis 107 640 da loĝantoj kun legopovo 88%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo. Ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) ĉirkaŭ 2000.
Geografio redakti
Sultanpur situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 95 m. super la marnivelo. Fajzabad (Barato) troviĝas 57, Akbarpur (Ambedkar Nagar) 64, Rajbareli 84, Prajagraĝo 95, Barabanki 115, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 129 (voje 135), Unnao 161, Kanpur 181, tutlanda ĉefurbo Delhio 547, Kolkata 759, Mumbajo 1248 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Laŭ la loka tradicio Sultanpur iam estis sur la alia riverbordo, tiam nomita Kusabhavanpur. Ĝi estis fondita fare de mita figuro. Laŭdire sultano de Delhio detruis Kusabhavanpur kaj fondis la nunan urbon Sultanpur, kiu preskaŭ estis tute detruita dum la Hindia ribelo de 1857.
Ekonomio redakti
Sultanpur mem estas industria urbo kun produktoj de maŝinoj. Samtempe gravas la agrikulturo kun kultivaĵoj de rizoj, tritikoj, hordeoj kaj sukerkanoj.
Eduko redakti
En Sultanpur altlernejo kaj pluraj institutoj funkcias.
Lingvoj redakti
En Sultanpur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.
Religioj redakti
La ĉefa religio en Sultanpur estas hinduismo (68%), poste islamo (30%), fine ĝajnismo (preskaŭ 2%).
Trafiko redakti
Sultanpur estas konektita rekte fervoje al Prajagraĝo, Fajzabad, Ĝaŭnpur kaj Laknaŭo. 7 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La loka mapo prezentas flughavenon, krome fakte ekzistas en Ajodjo, Prajagraĝo, eĉ internacia en Laknaŭo.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj moskeoj
- palaco
Fontoj redakti
- WikiTrans