Rajbareli
Rajbareli, hindie रायबरेली, urdue رائے بریلی estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Laknaŭo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Rajbareli | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 229001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 14′ N, 81° 14′ O (mapo)26.23383888888981.233597222222Koordinatoj: 26° 14′ N, 81° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 110 m [+] | ||
Areo | 50,12 km² (5 012 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 Rajbareli havis 191 316 da loĝantoj kaj atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1980-aj jaroj.
Geografio redakti
Rajbareli situas sur ebenaĵo laŭ rivero sur averaĝa alteco de 110 m. super la marnivelo. Fatehpur troviĝas 57, kantona sidejo kaj subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 72, Barabanki 76, Unnao 82, Sultanpur 84, Kanpur 100, Prajagraĝo kaj Fajzabad (Barato) 107, tutlanda ĉefurbo Delhio 477, Kolkata 830, Mumbajo 1183 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Rajbareli travivis islaman (15-a jarcento), mogolan (17-a jarcento), fine britan dominadon ĝis 1947. La distrikto de Rajbareli estis kreita fare de la britoj en 1858.
Ekonomio redakti
Rajbareli estas industria urbo. La fabriko pri telefonaj ekipaĵoj estis establita en 1948, pri fervojaj ekipaĵoj en 2012.
Eduko redakti
En Rajbareli universitato, altlernejoj, institutoj kaj akademio funkcias.
Lingvoj redakti
En Rajbareli la oficialaj lingvoj estas la hindia, angla kaj urdua.
Religioj redakti
La ĉefa religio en Rajbareli estas hinduismo (74%), poste islamo (25%).
Klimato redakti
Rajbareli situas en varma subtropika klimato. averaĝe pluvas jare ĉirkaŭ 1200 mm. Inter julio kaj septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.
Trafiko redakti
Rajbareli estas konektita fervoje al Prajagraĝo kun 2 malsamaj linioj, krome al Unnao kaj Laknaŭo. 7 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Laknaŭo.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Hostelo
-
Altlernejo