Barabanki, hindie बाराबंकी estas islamplimulta urbego en norda Barato, en meza parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Ajodjo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La distrikto mem estas klasifikita minoritata pro la islama plimulto.

Barabanki
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 55′ N, 81° 12′ O (mapo)26.9281.2Koordinatoj: 26° 55′ N, 81° 12′ O (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Barabanki (Utar-Pradeŝo)
Barabanki (Utar-Pradeŝo)
DEC
Barabanki
Barabanki
Situo de Barabanki
Barabanki (Barato)
Barabanki (Barato)
DEC
Barabanki
Barabanki
Situo de Barabanki

Map

vdr
Stacidomo en Barabanki

Demografio redakti

En 2011 Barabanki havis 146 831 da loĝantoj kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Barabanki situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 100 m. super la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Laknaŭo troviĝas 25, Rajbareli 76, Gonda (urbo) 81, Bahrajĉ 84, Sitapur 85, Fajzabad (Barato) 96, Kanpur kaj kantona sidejo Ajodjo po 102, Sultanpur kaj Hardoj po 115, Agra 313, tutlanda ĉefurbo Delhio 436, Kolkata 873, Mumbajo 1231 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La distrikto unue estis establita fare de la britoj en 1856, sed Barabanki iĝis distrikta sidejo nur post 3 jaroj.

Lingvoj redakti

En Barabanki la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj en:Awadhi language.

Eduko redakti

En Barabanki en altlernejoj kaj institutoj okazas la plej altnivela eduko.

 
Komuna konstruaĵo por horloĝo kaj ornama pordo

Trafiko redakti

Al Barabanki alvenas tri fervojaj linioj kaj ses vojoj. La plej proksima flughaveno funkcias evidente en la proksima Laknaŭo.

Klimato redakti

Barabanki situas en tropika savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw. La someroj estas ekstreme varmaj pro proksimeco al tropika zono. La temperaturo varias inter 18-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 857 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans