Hardoj, hindie हरदोई, urdue ہردوئی estas urbego en norda Barato, en meza parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Laknaŭo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

Hardoj
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 25′ N, 80° 7′ O (mapo)27.4280.12Koordinatoj: 27° 25′ N, 80° 7′ O (mapo) [+]
Alto 134 m [+]
Areo 6,42 km² ( 642 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hardoj (Utar-Pradeŝo)
Hardoj (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Hardoj
Hardoj (Barato)
Hardoj (Barato)
DEC
Situo de Hardoj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hardoi [+]
vdr
Salutarko en Hardoj

Demografio

redakti

En 2011 Hardoj havis 197 046 da loĝantoj kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta ol la landa averaĝo. Hardoj en la 1990-aj jaroj atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

redakti

Hardoj situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 140 m. super la marnivelo. Sitapur troviĝas 56, Faruĥabad 57, Ŝahĝahanpur 60, Lakhimpur 87, Unnao 100, Kanpur kaj subŝtata ĉefurbo Laknaŭo po 101, Barabanki 115, Budaun 122, Pilibhit 140, Etah 149, Kaskanĝ 155, Bhind 164, Agra 210, tutlanda ĉefurbo Delhio 318 (voje 394), Kolkata 988, Mumbajo 1199 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Hardoj unue estas menciita dum la islama erao. Tamen la islamanoj ne okupis la regionon ĝis 1217. Multaj bataloj okazis inter islamanoj kaj mogoloj por la regiono. Fine en 1856 Hardoj iĝis parto de la britoj, sed Hardoj ricevis la sidejan statuson depost la Hindia ribelo de 1857. La britoj regis ĝis 1947.

Ekonomio

redakti

Hardoj estas agrikultura urbo kun produkto de rizoj, sukerkanoj, tritikoj, legomoj kaj oleaj semoj. Krome oni okupiĝas pri hortikulturoj kaj fruktoj, kiujn la irigacio helpas.

 
Islamanoj en procesio ĉe Hardoi

Lingvoj

redakti

En Hardoj la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, sed ofte estas aŭdebla la en:Awadhi language.

Religio

redakti

En Hardoj la plej ofta religio estas la hinduismo kun 83%, poste islamo kun 16%, fine aliaj religioj malpli ol 1%.

Trafiko

redakti

Hardoj havas trairan fervojan linion inter Ŝahĝahanpur kaj Laknaŭo. Kvin ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego.

 
Statuo

Klimato

redakti

Hardoj situas en tropika savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw. La temperaturo varias inter 19-31 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 861 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
 
Pilgrimejo