Etah
Etah, hindie एटा estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Aligarh, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo ekde la britaj tempoj.
Etah | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 207001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 145 601 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 38′ N, 78° 40′ O (mapo)27.6378.67Koordinatoj: 27° 38′ N, 78° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 169 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 loĝantoj de Etah havis 131 023 kun legopovo 86%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Etah situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 170 m. super la marnivelo. Kasganĝ troviĝas 26, Ŝikohabad 51, Mainpuri 55, Hathras 62, Aligarh 67, Agra 75, Faruĥabad 94, Ŝahĝahanpur 129, Hardoj 149, tutlanda ĉefurbo Delhio 183, Kanpur 200, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 241, Kolkata kaj Mumbajo po 1126 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En la antikvaj tempoj Etah estis nomita "Aintha". Historie ĝi estis centro de la Hindia ribelo de 1857.
Ekonomio redakti
Etah estas plejparte agrikultura, ĉar la grundo estas tre fekunda. La kamparanoj rikoltas po tri tri jare. La plej gravaj agrikulturaĵoj estas rizoj, tritikoj, hordeoj, maizoj kaj tabakoj.
Religioj redakti
En Etah la plej ofta religio estas la hinduismo (78%) kaj islamo (18%), iome ĝajnismo (3%), iomete aliaj.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo estas la hindia, sed estas uzataj ankaŭ la angla kaj la urdua.
Eduko redakti
En Etah la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.
Trafiko redakti
En Etah finiĝas aparta fervoja linio, kiu faras ligon al la landa reto ekde 1959. 4 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj kuras al la urbego.
Klimato redakti
Etah situas en humida subtropika klimato. Pli ofte pluvas pro la musono inter junio-septembro.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans