Aligarh
Aligarh (hindie अलीगढ़, urdue علی گڑھ) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo. Ĝi estas ankaŭ grava industria centro.
Aligarh | |
urbo | |
Preĝejo en Aligarh
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Situo | Aligarh |
- alteco | 178 m s. m. |
- koordinatoj | 27° 53′ 00″ N 78° 08′ 00″ O / 27.88333 °N, 78.13333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 667,732 (2001) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 202 001 |
Telefona antaŭkodo | 571 |
Aŭtokodoj | UP-81 |
![]() | |
![]() |
GeografioRedakti
Aligarh etendiĝas en la nord-okcidenta parto de la lando sur ebenaĵo. Nov-Delhio troviĝas 140 km-ojn.
HistorioRedakti
Pli frue loknomo de Aligarh estis Kol aŭ Koil. En 1194 ĝi famiĝis pri fortikaĵo. En 1803 la britoj sieĝis la fortikaĵon.
KlimatoRedakti
Aligarh havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La somero daŭras de aprilo ĝis junio. Tiam la averaĝa temperaturo estas 28-33 °C. Poste musono sekvas ĝis oktobro. Jare pluvas po 800 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte dum musono. Vintre neniam frostas.
TrafikoRedakti
En Aligarh aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La urbo ne havas flughavenon, sed estas bonaj aŭtovojoj kaj trajnoj.