Sitapur, hindie सीतापुर, urdue سیتاپور estas urbego en norda Barato, en meza parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Laknaŭo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo estis nomita pri Sito (Ramajano).

Sitapur
urbo • municipal board
Administrado
Poŝtkodo 261001
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 34′ N, 80° 41′ O (mapo)27.56666666666780.683333333333Koordinatoj: 27° 34′ N, 80° 41′ O (mapo) [+]
Alto 137 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sitapur (Utar-Pradeŝo)
Sitapur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Sitapur
Sitapur
Situo de Sitapur
Sitapur (Barato)
Sitapur (Barato)
DEC
Sitapur
Sitapur
Situo de Sitapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sitapur [+]
vdr
Vojo en Sitapur

Demografio redakti

En 2011 Sitapur havis 177 234 da loĝantoj. La legopovo estis 68% en 2001.

Geografio redakti

Sitapur situas sur ebenaĵo ĉe rivero sur averaĝa alteco de 138 m. super la marnivelo. Lakhimpur troviĝas 45, Hardoj 56, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 83, Ŝahĝahanpur kaj Barabanki po 85, Bahrajĉ 91, Unnao 114, Kanpur 124, Agra 265, tutlanda ĉefurbo Delhio 360, Kolkata 952, Mumbajo 1247 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La areo de Sitapur jam dum la frua mezepoko havis templojn kun sanktemaj homoj. La islama periodo ŝanĝiĝis al brita epoko en 1856. Sitapur aperis kiel distrikta sidejo en la sekva jaro. La britoj havis tie garnizonon, ili restis en la urbo ĝis 1947.

Ekonomio redakti

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj Sitapur estis fama pro la teksa industrio. La Brita Orienthinda Kompanio komencis eksporti vestaĵojn faritajn en la ĉirkaŭaĵo. Alia areo estis fama pro ceramikaĵoj. Nuntempe la urbego ne estas grava el industria vidpunkto. Ekzistas 5 sukermuelejoj, riz- kaj grenmuelejoj. Oni prilaboras kotonojn kaj produktas lanajn tapiŝojn. En Sitapur granda okulhospitalo funkcias.

 
Monumento en Sitapur

Lingvoj redakti

En Sitapur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.

Religio redakti

En Sitapur la plej ofta religio estas la hinduismo kaj islamo.

Trafiko redakti

Sitapur havas du stacidomojn kaj 5 rektajn fervojajn liniojn al Lakhimpur, Ŝahĝahanpur, Gonda, Laknaŭo kaj Unnao. Escepte unu ankaŭ la ĉefvojoj kuras al tiuj urbegoj, krome ekzistas sola flankovojo. La plej proksima flughaveno estas atingebla en Laknaŭo.

Klimato redakti

En Sitapur la temperaturo varias inter 19-31 °C. En la plena jaro pluvas resume averaĝe 1018 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro. Inter novembr-aprilo apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Moskeo