Fatehpur, hindie फतेहपुर estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego estis nomita laŭ Babu Fateh Ĉandra, kiu partoprenis en liberecbatalo.

Fatehpur
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 212601
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 56′ N, 80° 48′ O (mapo)25.9380.8Koordinatoj: 25° 56′ N, 80° 48′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 56,98 km² (5 698 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Fatehpur (Utar-Pradeŝo)
Fatehpur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Fatehpur
Fatehpur
Situo de Fatehpur
Fatehpur (Barato)
Fatehpur (Barato)
DEC
Fatehpur
Fatehpur
Situo de Fatehpur

Map

vdr

Demografio redakti

En 2011 Fatehpur havis 193 193 da loĝantoj kun legopovo 76%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Fatehpur situas sur ebenaĵo de Gango sur averaĝa alteco de 110 m. super la marnivelo. Rajbareli troviĝas 57, Banda 68, Kanpur 84, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 104, Prajagraĝo 115, Oraj 134, Satna 151, tutlanda ĉefurbo Delhio 465, Kolkata 853, Mumbajo 1126 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Fatehpur apartenis al la Veda Civilizo. En 1659 proksime okazis furioza batalo inter 2 mogolaj princoj. En 1801 tiu regiono venis sub kontrolon de la Brita Orienthinda Kompanio. La brita dominado finiĝis en 1947.

Ekonomio redakti

Fatehpur kuŝas en fekunda tero, tio determinas la ekonomion. En Fatehpur mankas la industrio, tial granda nombro da homoj preferas formigri por pli bonaj laborŝancoj.

Eduko redakti

En Fatehpur mankas la altnivela eduko.

Lingvoj redakti

En Fatehpur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.

Religioj redakti

La ĉefa religio en Fatehpur estas hinduismo (69%), poste islamo (31%).

Klimato redakti

En Fatehpur averaĝe pluvas jare po 819 mm. Inter julio kaj septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ, eĉ novembre praktike neniam pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 18-32 °C.

Trafiko redakti

Fatehpur situas laŭ la fervoja linio inter Kanpur–Prajagraĝo. 5 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Kanpur.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans