Banda, hindie बांदा, urdue باندہ‎‎ estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Banda
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 210001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 29′ N, 80° 20′ O (mapo)25.48333333333380.333333333333Koordinatoj: 25° 29′ N, 80° 20′ O (mapo) [+]
Alto 123 m [+]
Areo 443,1 km² (44 310 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Banda (Utar-Pradeŝo)
Banda (Utar-Pradeŝo)
DEC
Banda
Banda
Situo de Banda
Banda (Barato)
Banda (Barato)
DEC
Banda
Banda
Situo de Banda

Map

vdr
Stacidomo de Banda

Demografio redakti

En 2016 Banda havis 154 428 da loĝantoj kun legopovo 72%, pli alta, ol la landa averaĝo. En la 1990-aj jaroj Banda atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio redakti

Banda situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 123 m. super la marnivelo. Fatehpur troviĝas 68, Oraj 104, Kanpur kaj Satna po 114, Prajagraĝo 150, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 164, Ĝansi 177, tutlanda ĉefurbo Delhio 467, Kolkata 878, Mumbajo 1059 kilometrojn (aere) [1].

 
Templo

Historio redakti

Banda apartenis al la Maratha Imperio. Inter 1803 kaj 1947 la britoj regis, ĉar en milito ili akiris la regionon.

Ekonomio redakti

Banda estas agrikultura urbo, ĉar la nigra grundo de la distrikto donas kultivaĵojn (milioj, rizoj, kotonoj). Tiu ĉi lasta kultivaĵo ĝuas altan reputacion en la merkato.

Religio redakti

La ĉefa religio en Banda estas hinduismo (78%), poste islamo (21%) kaj aliaj malpli, ol 1%.

Eduko redakti

En Banda agrikultura universitato, medicina kaj inĝeniera altlernejoj, fine teknologia instituto estas la plej gravaj instruejoj.

Lingvoj redakti

En Banda la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua, angla kaj bundela.

Klimato redakti

En Banda averaĝe pluvas jare po 896 mm. En ĉiuj monatoj iomete pluvas, sed precipe inter julio kaj septembro pro la musonoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 19-34 °C.

Trafiko redakti

Banda akceptas trajnojn el Kanpur, Ĝansi kaj Prajagraĝo. Ĉefvojoj kuras el la samaj urboj, sed ankaŭ el Fatehpur, krome ekzistas flankovojoj el la komencaj vilaĝoj. Pontoj, ankaŭ fervoja ponto helpas la trafikon. Enurbe precipe rikiŝoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Kanpur.

 
Fortikaĵo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans