La lasta mapo metis Satna en malĝustan lokon!

Satna
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 485001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 283 004  (2011) [+]
Loĝdenso 1 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 36′ N, 80° 50′ O (mapo)24.59835118513680.828125281709Koordinatoj: 24° 36′ N, 80° 50′ O (mapo) [+]
Alto 315 m [+]
Areo 187 km² (18 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Satna (Madja-Pradeŝo)
Satna (Madja-Pradeŝo)
DEC
Satna
Satna
Situo de Satna
Satna (Barato)
Satna (Barato)
DEC
Satna
Satna
Situo de Satna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Satna [+]
vdr

Satna, laŭ (hindie सतना) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Koro de Satna kun horloĝa turo

Demografio redakti

Satna havis populacion de 280 222 en 2011 kun legopovo de 64%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Satna situas 315 metrojn super la marnivelo inter malaltaj kalkaj montoj. Reva troviĝas 48, Katni 92, Ĉatarpur 132, subŝtata ĉefurbo Bopalo 375, Indaur 547, tutlanda ĉefurbo Delhio 578, Kolkato 780, Mumbajo 1034, kilometrojn (aere) [1].

 
Templo en Satna

Historio redakti

Diversaj dinastioj konstruis en tiu loko plurajn reĝajn konstruaĵojn, plejparte nun videblajn. Tamen en Reva estis la reĝa sidejo, tial Satna situis en ombro. En la modernaj tempoj Satna evoluis kiel inteligenta urbo kun signifa industrio.

Ekonomio redakti

Satna estas industria urbego, kie 10 uzinoj produktas cementojn, alia fabriko produktas kablojn. Satna estas konata kiel la cementurbo de Hindio, sed tio kaŭzas aerpoluon.

Lingvoj redakti

En Satna la ĉefa kaj oficiala lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj redakti

92% de la populacio estas hinduoj, krome minoritate aliaj religioj.

Eduko redakti

En Satna ekzistas neniu centra universitato, nur kampusoj.

Trafiko redakti

Satna havas trairan fervojan linion el nordo al sudo, krome rekta branĉo al Reva. Kuras al la urbego 4 ĉefvojoj, respektive 1 flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝabalpur, la loka flughaveno akceptas nur sportajn flugmaŝinojn.

Klimato redakti

Satna havas humidan subtropikan klimaton (laŭ klimata klasifiko de Köppen Cwa) kun varmaj someroj, iom pli malvarmeta musonsezono kaj malvarmetaj vintroj. Forta pluvokvanto okazas en la musonsezono de junio ĝis septembro. En la plena jaro falas iom pli, ol 1000 mm. La averaĝa temperaturo varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans