Reva
Reva, laŭ (hindie रीवा) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Reva derivis sian nomon de la rivero Narmada, kies alia nomo estas Reva.
Reva | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo Municipal Corporation (India) (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 486001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 31′ N, 81° 17′ O (mapo)24.51666666666781.283333333333Koordinatoj: 24° 31′ N, 81° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 304 m [+] | ||
Areo | 102 km² (10 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Demografio
redaktiReva havis populacion de 236 519 en 2011 kun legopovo de 86%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiReva situas sur montetaro 304 metrojn super la marnivelo. Satna troviĝas 48, Prajagraĝo 113, Katni 122, Singrauli kaj Banda (Utar-Pradeŝo) po 143, subŝtata ĉefurbo Bopalo 419, Indaur 591, tutlanda ĉefurbo Delhio 609, Kolkato 753, Mumbajo 1073 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiReva estis fondita ĉirkaŭ 1400 kaj ĝi estis sidejo de sia princlando ekde 1597. La aktuala princo en 1912 kompromise transdonis sian potencon al la britoj. Post formado de la sendependa Barato inter 1949-1956 la urbego estis ĉefurbo de la tiama subŝtato.
Ekonomio
redaktiReva estas komerca urbo pri varoj de brikoj, grenoj (plej ofte rizoj) kaj konstruligno. Vestaĵteksado kaj lignoĉizado estas gravaj industrioj en la urbego. Kalkŝtonoj kaj karboj ankaŭ estas abundaj en la regiono, tial menciindas la cementproduktado.
Lingvoj
redaktiEn Reva la ĉefa kaj oficiala lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
redaktiPlejparto de la populacio estas hinduoj.
Trafiko
redaktiReva havas fervojan branĉan linion kun finhaltejo al la tutlanda fervojaro. Kuras al la urbego 7 ĉefvojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Prajagraĝo, sed estas ankaŭ loka flughaveno kun hazardaj flugoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans