Sokotro

(Alidirektita el Sokotoro)

SokotroSukutra (“Insulo de la beata”, el la sanskrita) (arabe سقطرى, Suqutrā, sokotrie ساقطْري, Saqaṭri, somale Suqadara) estas kvarinsula arkipelago en la Hinda Oceano, ĉirkaŭ 340 km sudokcidente de bordoj de Jemeno. La teritorio de la insularo apartenas al Jemeno kaj ekde la jaro 2004 estis parto de ties provinco Hadramaut (antaŭe ĝi apartenis al la provinco Adeno). En 2013 en la arkipelago estis establita la propra provinco Sokotro.[1]

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Sokotro
insulo
Akvejo Hinda oceano
Geografia situo 12° 31′ N, 53° 55′ O (mapo)12.5153.921519Koordinatoj: 12° 31′ N, 53° 55′ O (mapo) f1
Sokotro (Jemeno)
Sokotro (Jemeno)
DEC
Sokotro
Sokotro

Map

Longo 133 kmf2
Larĝo 42 kmf3
Plej alta loko Ĝabal Haĝir
1 519 mf5

LandoJemeno

Supermara alteco1 503 m [+]
Koordinatoj13° N, 54° O (mapo)12.5153.92
Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj13° N, 54° O (mapo)12.5153.92Koordinatoj: 13° N, 54° O (mapo) [+]
Areo3 796 km² (379 600 ha) [+]

Loĝantaro42 842 [+] (2005)
Denseco11,29 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2YE-AB
Vikimedia Komunejo:  Socotra [+]
vdr
Mapo de la Sokotra arkipelago
Situo de la insularo en Hinda Oceano

Priskribo redakti

Sokotro estas la plej granda insulo de samnoma insularo, kun areo de 3600 km². Ĝian internon okupas la Haĝir-montaro (pinto 1509 m), norde mallarĝa, sude pli larĝa apudborda ebenaĵo. La insulon ĉirkaŭas sudokcidente kaj okcidente insuletoj, same apartenantaj al Jemeno (Samha, Darsah al-Ikhvan kaj Abd al Kuri).Ili kuŝas sur koralrifo (atolo), kiu pli frue plej verŝajne estis ligita al Afriko kaj la Araba duoninsulo. Ĝia longeco de oriento al okcidento estas ĉirkaŭ 135 km kaj de nordo al sudo 42 km.

Historio redakti

La insulon regis la regantoj de sudorienta Jemeno – krom la portugala okupa tempo de 1507–11. La britoj volis aĉeti la insulon en 1834, sensukcese. La sultano de Jemeno akceptis en la 1880-aj jaroj la britan protektoraton. La sultaneco ĉesis en 1967 kaj Sokotro iĝis parto de la sendependa Jemeno.

Loĝantaro redakti

En Sokotro loĝas fiŝkaptistoj, perlokaptistoj kaj agrikulturistoj. En la internaj areoj, nomadoj paŝtas bovon kaj aliajn bestojn. La insulo eksportas purigitan buteron (gi), fiŝon kaj incenson.

Biodiverseco redakti

Sur la insulo vivas multe da endemiaj specioj.

Famaj plantoj de Sokotro estas la arbustoj, donantaj la mirhon kaj incenson; la Sokotra draceno.

Biogeografie la insulo troviĝas en la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi situas en dezert-kserofitara ekoregiono : la sokotraj kserofitaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Law establishing province of Socotra Archipelago issued. arkivita de la paĝaro de la prezidento de Jemeno Abdrabuh Mansour Hadi. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2020-01-09.