Sudafrika turto
La Sudafrika turto aŭ Kolumturto (Streptopelia capicola), konata ankaŭ kiel la Kaboturto aŭ Duonkolumturto, estas disvastigata kaj abunda birdo de la familio de Kolombedoj en arbustejoj, Savanoj, farmoj kaj arbaroj de suda kaj orienta Afriko.
Sudafrika turto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Streptopelia capicola (Sundevall, 1857) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa nomoj devenas la unuj el ties regiono kaj la aliaj pro nigra makulo en la nuko. La resto de ties plumaro estas helbrungriza, kun pli malhela koloro en dorso. Ili havas blankajn pintojn fine de la vostoplumoj. Maskloj kaj inoj aspektas simile, sed la maskloj estas iom pli grandaj. Ili estas ofte ĉirkaŭ 27 aŭ 28 cm longaj.
Kutimoj
redaktiTiuj turtoj troviĝas plej ofte solaj aŭ laŭ paroj, kvankam ili formas grandajn arojn ĉirkaŭ manĝejoj aŭ trinkejoj, ofte eĉ de centoj da birdoj. Ili estas tre bruemaj en tiuj grupoj, ne nur pro la varieco de voĉoj kiujn ili faras la tutan tagon (kaj ofte eĉ dumnokte), sed ankaŭ ĉar ili ekflugas bruege pro rapida kaj regula flugilfrapado. La kutima alvoko estas rutineca kaj krieca kverado, “kuk-kuurr,” kiujn ili ripetas dek ĝis tridej fojojn. ili havas alian pli klaran alvokon kio sonas kvazaŭ rido.
Medio
redaktiLa Sudafrika turto ripozas en arbopintoj dumnokte kaj nutras sin surgrunde. Ili trinkas ĉefe frumatene. Ili manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ insektojn foje, ĉefe flugantajn formikojn. Kiam ili piediras surgrunde, ili movas sian kapon je ĉiu paŝo.
Reproduktado
redaktiTiuj turtoj reproduktiĝas dum ĉiu sezono; ili konstruas feblajn nestojn en arboj aŭ inter radikoj inter branĉoj. La ino demetas du helkremajn ovojn je ĉiu demetado, kiu estas kovota dum 15 tagoj tage de la masklo kaj nokte de la ino. La idoj elnestiĝas post 14 tagoj, kaj plenkreskuloj pretas denove reproduktiĝi nur post unu semajno. Tamen la masklo plumanĝigas la idojn eĉ post kiam la novaj ovoj jam estas demetitaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Streptopelia capicola. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata specio