La Orienta turto (Streptopelia orientalis) estas eta turto, tio estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta turto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Orienta turto 'Streptopelia orientalis'
John Latham (ornithologist) 1790
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Streptopelia orientalis

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

Temas pri orientazia specio kiu ĉeestas orientan Azion ekde Barato, okcidenta Ĉinio kaj centra Azio ĝis la maro. Ĝi havas du diferencajn rasojn, S. o. orientalis en centra Siberio en tajgo, kaj S. o. meena en malferma arbaro de centra Azio.

Plej sudaj loĝantaroj estas loĝantaj, dum plej parto de la aliaj birdoj (de Himalajo kaj el Siberio al Japanio) migras suden vintri en Barato, sudorienta Azio, kaj suda Japanio. Tiu ĉi specio estas rara vaganto al norda kaj okcidenta Eŭropo. S. o. orientalis ĉeestas kiel eksterordinaraĵo en okcidenta Alasko kaj Brita Kolumbio.

Aspekto redakti

Tiu eta palearktisa specio estas tre simila laŭ plumaro al sia eŭropa samgenrano, nome la Turto. Ĝi estas iomete pli granda ol tiu specio, ĉefe ĉe la subspecio orientalis, kiu estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Turka turto. Ambaŭ turtoj estas rekonebla pro la sama bruna koloro (ĉefe dorse tre markite de nigraj makuloj), kaj la blankonigra strimakulo ambaŭflanke de sia kolo, dum la resto de supraj partoj estas ĝenerale blugriza, sed estas rozkolora nuanco (sed multe malpli rozkolora ĉe la Orienta turto ) en brusto kaj blanka ventro. Krome la flugilplumoj estas malpli brunoranĝaj ol ĉe la Turto kaj ĉe la Orienta turto estas pli malhelaj centroj. La okulringo estas rimarkinde ruĝoranĝa.

La vosto estas nigra kaj skaleca, denove kiel ĉe la Turto, sed S. o. orientalis havas grizan pinton en vosto. Sed S. o. meena havas blankan pinton kiel ĉe la Turto. La flugo estas pli trankvila kaj rekta ol tiu de sia samgenrano. La voĉo estas tre diferenca el la "purr" de la Turto. Ĝi estas kvarsilaba her-her-uu-uu.

Kutimoj redakti

Kiel ĉe ĉiu membro el la turtoj la ino demetas du blankajn ovojn en nesto el bastonetoj en arbo.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti