Malhela turto
La Malhela turto (Streptopelia lugens) estas eta turto, tio estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi troviĝas en orienta kaj sudorienta Afriko kaj nome en Sudano, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Burundio, Malavio, Demokrata Respubliko Kongo, Somalio, Tanzanio, Ugando kaj Zambio kaj ankaŭ trans la suda pinto de la Ruĝa Maro nome en Jemeno kaj Saŭdarabio
Aspekto
redaktiĜi estas turto multe pli malhela ol aliaj samgenranoj, pli precize tre griza kun nur iom da bruno en subdorso. Subokula vizaĝo kaj gorĝo estas iom pli helgrizaj. La okulringo estas tre ruĝoranĝa.
Kutimoj
redaktiTiu ĉi specio loĝas en montarbaroj. Tie ĝi konstruas neston el bastonetoj en arbo kaj tie la ino demetas du blankajn ovojn. Ili manĝas semojn.
Referenco
redakti- BirdLife International 2004. Streptopelia lugens[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.