Kameruna turto
La Kameruna turto (Streptopelia hypopyrrha) estas eta turto, tio estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() En Poli, Kameruno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Streptopelia hypopyrrha | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiTiu afrotropisa birdo troviĝas dise en landoj de Afriko de la regiono de la Golfo de Gvineo nome en Kameruno, Gambio, Niĝerio, Senegalio kaj Togolando, krom en alia regiono en Ĉado kaj Sudano.
La Kameruna turto vivas en gamo da vivejoj, de marnivelo ĝis 1 200 m super marnivelo, precipe en arbarrandoj, arbarkovritaj interkrutejoj, galeriaj arbaroj, antaŭurbaj ĝardenoj kaj kamparo. Estas necerte ĉu la specio estas migranta, aŭ eble nomada, ĉar periodoj kiam la specio ĉeestas en neatenditaj lokoj povas simple reflekti malbonan ornitologian scion pri la areo.
Aspekto
redaktiLa Kameruna turto estas 30 ĝis 31 cm longa kaj pezas 147-187 g. Ĝi havas arĝentgrizan vizaĝon kaj blugrizan kapon, distingan malhelnigran makulon sur la ŝultro, kun rozkoloraj ventro kaj brusto kaj brunaj supraj partoj borderitaj per grizbrunaj. Inoj kaj junuloj estas pli palaj ol la maskloj.
Referenco
redakti- BirdLife International 2004. Streptopelia hypopyrrha. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.