La Grizkapa kolomboplumbokapa kolombo (Leptotila plumbeiceps) estas granda Novmonda tropika kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Grizkapa kolombo Leptotila plumbeiceps
(Sclater & Salvin, 1868)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas loĝanta reproduktulo el orienta Meksiko ĝis okcidenta Panamo. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Grizfrunta kolombo, L. rufaxilla, de Sudameriko kaj kun la Grenada kolombo, L. wellsi, de Grenada.

La Grizkapa kolombo loĝas la grundon de arbaroj, replantejoj, arbustejoj kaj plantejoj de kakaujo.

Aspekto redakti

 
Areo de Chan Chich - Belizo

La Grizkapa kolombo estas 25 cm longa kaj pezas 155 g. Plenkreskuloj havas grizajn kronon kaj kolon, tiu montras purpuran brilegon. Ĝi havas blankecajn frunton kaj gorĝon. La supraj partoj kaj flugiloj estas olivbrunaj kaj la subaj partoj estas rozkoloraj nuance al blanko en ventro. La vosto estas sufiĉe pinta je blanko. La beko estas nigra kaj la kruroj estas ruĝaj. Junuloj malhavas grizon en kapo kaj havas senkolorajn bordojn en dorsoplumoj.

Kutimaro redakti

La Grizkapa kolombo vidatas kutime solaj aŭ en paroj. Ĝi manĝas surgrunde fruktojn, semojn kaj sablerojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula frapado kaj vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.

Ili konstruas neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du blankajn ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 14 tagojn kaj zorgado aliajn 15.

Referencoj redakti