Purpurdorsa koturnokolombo

Purpurdorsa koturnokolombo (Zentrygon lawrencii) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygonkoturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurdorsa koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zentrygon
Banks et. al., 2013
Specio: Purpurdorsa koturnokolombo Zentrygon lawrencii
Salvin, 1874
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de la altaj teroj de Centrameriko, pli specife de tiuj de Kostariko kaj Panamo. La Tukstla koturnokolombo de Meksiko estis iam konsiderata parto de tiu specio. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj.

Temas pri griza kolombo kun blankaj frunto kaj vangareo inter du nigraj fajnaj strioj. En dorso estas klaraj purpuraj irizecoj, kio nomas la specion, kaj la flugiloj estas ĝenerale pli brunaj. La beko estas nigra kaj la piedoj estas ruĝaj.