La KereruoNovzelanda kolombo (Hemiphaga novaeseelandiae) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemisma en Novzelando. La nomo devenas el la nomo en Maoria lingvo uzata en la Suda Insulo kaj plej parto de la Norda Insulo. Aliaj nomoj de Maorioj estas kūkupa (en partoj de la Norda Insulo) kaj kūkū (ankaŭ norde).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kereruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Hemiphaga
Specio: H. novaeseelandiae
Hemiphaga novaeseelandiae
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kereruo apartenas al la familio de Kolombedoj, kaj al la subfamilio Treroninae, kiu troviĝas tra Sudorienta Azio, Malajzio, Afriko kaj Novzelando. La membroj de tiu subfamilio manĝas ĉefe fruktojn, ĉefe drupojn.[1] Kereruoj estas membroj de la genro de kolomboj Hemiphaga (Bonaparte, 1854), kiu estas endemismo en la insularo Novzelando kaj insulo Norfolk. Tamen oni ĵus trovis oston de Hemiphaga en insulo Raoul.[2] La Pareao aŭ Ĉathama kolombo (Hemiphaga chathamensis) estas tradicie konsiderata subspecio de la Kereruo, sed ĉi tie estos konsiderata kiel separata specio.

Aspekto redakti

 
La Kereruo

La Kereruo estas granda (550 ĝis 850 g) arbema fruktokolombo[3] troviĝebla en arbaroj el novzelanda regiono Northland ĝis insulo Stewart (do, el plej norda al plej suda Novzelando), kun teritorioj de medioj el marbordaj al monteteca.[4] La ĝenerala morfologio estas tiu de tipa kolombo, kun relative eta kapo, maldika beko kaj nekunpremitaj plumoj. Ĝi montras ankaŭ tipan kutimaron de kolomboj, kiu inkludas trinkadon per suĉado, flugilminacon eĉ flugilfrapon se minacata kaj merĝan flugomontradon, kapoklinan ceremonion, kun bekotuŝado kaj bekokisado dum pariĝado. Kereruo konstruas malstabilajn, neprofundajn nestojn el branĉeretoj kaj manĝigas per kropolakto la idojn.[1] [5]

La Kereruo estas ĝis ĉirkaŭ 51 cm longaj kaj ĝis 650 g pezaj. La kapo, gorĝo kaj flugiloj estas ĝenerale brilegaj verdopurpuraj, sed kun bronza nuanco en plumoj. La brusto estas specife blanka kun tre markita limo kun la koloraj supraj partoj (tre kontraste) kaj la beko estas ruĝa kun oranĝeca pinto. La kruroj kaj okuloj estas ruĝaj. Junuloj havas similan koloron sed estas ĝenerale pli helaj kun dull koloro ĉe beko, okuloj kaj kruroj kaj pli mallonga vosto.

La Kereruo faras eventualan mildan kuu alvokon (de tie devenas la onomatopeaj nomoj), kaj iliaj flugiloj faras tre specifan fajfon dumfluge. Ankaŭ la flugo estas tre diferenciga. Birdoj kutimas supreniri malrapide antaŭ fari impresajn parabolajn falojn; oni supozas, ke tiu kutimo rilatas nestadon.

Dieto redakti

La Kereruo estas konsiderata ĉefe fruktovorulo, ĉefe pro manĝi fruktojn el indiĝenaj arboj. Ili ludas gravan ekologian rolon, ĉar ili estas la ununuraj birdoj kapablaj manĝi la plej grandajn indiĝenajn fruktojn kaj drupojn (plej etaj kun diametro pli granda ol 1 cm), kiel tiuj de la taraire, kaj disvastigi la semojn enterajn.[6] Dum frukto konsistigas la plej parton de ilia dieto, la Kereruoj manĝas ankaŭ foliojn kaj burĝonojn, ĉefe foliaron riĉan je nitrogeno dum reproduktado.

Unu el la preferataj folioj estas tiu de enmetita planto, la komuna prunarbo. La dieto ŝanĝas laŭsezone ĉar la disponeblo de frukto ŝanĝas kaj tiele folioj povas konsistigi la plej partoj de ilia dieto je ia epoko de la jaro, kiam estas malmulte da frukto ĉirkaŭe.[7]

Reproduktado redakti

 
Kereruoj

Reproduktado ĝenerale dependas el la disponeblo de matura frukto, kio varias laŭsezone, laŭjare (fruktodonaj jaroj kaj malaj jaroj) kaj laŭloke. Kereruoj, kiel aliaj fruktovoraj kolomboj, manĝas ĉe multaj specioj kun tropikaj ecoj, inkludante la Laŭracoj kaj Arekacoj[8][9][10][11] sed ili loĝas ankaŭ en mezvarmaj arbaroj de Novzelando kaj manĝas ankaŭ ĉe Podokarpacoj specioj, supozataj elementoj de Gondvano, kiel Prumnopitys ferruginea (Prumnopitys ferruginea) kaj Dacrycarpus dacrydioides (Dacrycarpus dacrydioides).[9][10][12][11] La plej tropikaj arboj estas nur je pli varma norda duono de la Norda Insulo, kaj je tiuj regionoj Kereruoj povas nestumi la tutan jaron, escepte dum plumoŝanĝado inter marto kaj majo, kondiĉe ke sufiĉe da frukto estu disponebla.[6] Pli sude multaj tropikaj arboj malĉeestas kaj pro tio reproduktado tie plej ofte okazas inter oktobro (frua printempo) kaj aprilo (malfrua somero/frua aŭtuno), ankaŭ depende de la fruktodisponeblo.

La Kereruo nestumas en arboj, kie la ino demetas ununuran ovon, en malstabila nesto konstruita el kelkaj bastonetoj interplektitaj. La ovo estas kovata dum 28 tagoj. La ido bezonas pliajn 36 tagojn por elnestiĝi. Dum fruktodonaj sezonoj tiuj kolomboj povas reproduktiĝi ĝis kvar fojojn.

Distribuado kaj konservado redakti

 
Kapo de proksime

La loĝanatro de Kereruo malpliiĝis draste post la alveno de homoj en Novzelandon, kaj tiu tendenco daŭras, ĉefe en la Norda Insulo, sed ĝi estas ankoraŭ komuna okcidente de la Suda Insulo kaj en marborda Otago. Ili estas komunaj en indiĝenaj arbaroj (malataj ĉefe), arbustejoj, ruraj kaj urbaj ĝardenoj kaj parkoj.

La enmetita aŭstralia Possumo (Trichosurus vulpecula) kaj enmetitaj specioj de ratoj - ĉefe la nigra rato (Rattus rattus) sed ankaŭ la kioreo aŭ polinezia rato (Rattus exulans) kaj la bruna rato (Rattus norvegicus)) ege malpliigis la fruktodisponeblon por kolomboj kak aliaj indiĝenaj birdoj kaj krome ili ankaŭ predas ovojn kaj idojn.

La loĝantaroj de tiu ĉi specio estas ankaŭ minacata de ĉasado, degradado de medio kaj reprodukta malsukceso.[13][14][15] Tiuj kolomboj estis tre multnombraj ĝis ĉirkaŭ la 1860aj jaroj kiam grandaj aroj kunvenis por manĝi ĉe fruktarboj.[16] Jam oni reduktis permeson ĉasi tiom frue kiom je 1864, kaj entuta protektado ekzistas ekde 1921,[1] kvankam tiu malpermeso ne estas certa, ĉar kelkaj maorioj protestis, ke temas pri tradicia rajto ĉasi tiun kolombon.[2] Arkivigite je 2007-06-21 per la retarkivo Wayback Machine.

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj de Kereruo; el tiuj, nur H. n. novaseelandiae de ĉefa tero de Novzelando survivas. La alia subspecio, H. n. spadicea de insulo Norfolk, nun estas formortinta. La subspecioj diferenciĝas pro la plumokoloro kaj fizika morfologio.[5]

En 2001, oni proponis, ke la Pareao estas sufiĉe diferenca por esti konsiderata plena specio, H. chathamensis, anstataŭ la tradicia subspecio, H. n. chathamensis.[17] Malmultaj fakuloj de ekster Novzelando sekvis tiun proponon kaj plej parto ankoraŭ konsideras ĝin kiel subspecio.[18][19]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Falla, R. A., R. B. Sibson, and E. G. Turbott (1979). The new guide to the birds of New Zealand and outlying islands. Collins, Auckland.
  2. Worthy, T. H., and R. Brassey. (2000). New Zealand pigeon (Hemiphaga novaeseelandiae) on Raoul Island, Kermadec Group. Notornis 47
  3. Clout, M. (1990). The Kereru and its forests. Birds International 2:10-19.
  4. Clout, M. N., P. D. Gaze, J. R. Hay, and B. J. Karl. (1986) Habitat use and spring movements of New Zealand Pigeons at Lake Rotoroa, Nelson Lakes National Park. Notornis 33:37-44.
  5. 5,0 5,1 James, R. E. (1995). Breeding ecology of the New Zealand pigeon at Wenderholm Regional Park. p93. School of Environmental and Marine Science. University of Aucklan, Auckland.
  6. 6,0 6,1 Christine Mander, Rod Hay and Ralph Powlesland. (1998) Monitoring and management of kereru (Hemiphaga novaeseelandiae) Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, Department of Conservation technical series (ISSN 1172-6873), number 15. Department of Conservation, Wellington, New Zealand. ISBN 0-478-21751-X. Accessed 2008-01-13.
  7. O'Donnel, C & P. Dilks (1994) "Foods and foraging of forest birds in temperate rainforest, South Westland, New Zealand" New Zealand Journal of Ecology 18(2): 87-107. [1]
  8. Bell, R. (1996). Seed dispersal by kereru (Hemiphaga novaseelandiae) at Wenderholm Regional Park. p87. School of Biological Sciences. University of Auckland, Auckland.
  9. 9,0 9,1 Clout, M. N., and J. R. Hay. (1989) The importance of birds as browsers, pollinators and seed dispersers in New Zealand forests. New Zealand Journal of Ecology 12:27-33.
  10. 10,0 10,1 Clout, M. N., B. J. Karl, and P. D. Gaze. (1991). Seasonal movements of New Zealand Pigeons from a lowland forest reserve. Notornis 38:37-47.
  11. 11,0 11,1 McEwen, W. M. 1978. The food of the New Zealand pigeon (Hemiphaga novaeseelandiae). New Zealand Journal of Ecology 1:99-108.
  12. Clout, M. N., and J. A. V. Tilley. (1992) Germination of miro (Prumnopitys ferruginea) seeds after consumption by New Zealand pigeons (Hemiphaga novaeseelandiae). New Zealand Journal of Ecology 30:25-28.
  13. Clout, M. N., K. Denyer, R. E. James, and I. G. Mcfadden. (1995) Breeding success of New Zealand pigeons (Hemiphaga novaeseelandiae) in relation to control of introduced mammals. New Zealand Journal of Ecology:209-212.
  14. Clout, M. N., B. J. Karl, R. J. Pierce, and H. A. Robertson. (1995) Breeding and survival of New-Zealand pigeons Hemiphaga novaeseelandiae. Ibis 137:264-271.
  15. Clout, M. N., and A. J. Saunders. (1995) Conservation and ecological restoration in New Zealand. Pacific Conservation Biology 2:91-98.
  16. Best, E. (1977). Forest lore of the Maori. E.C. Keating Government Printer, Wellington, New Zealand.
  17. Millener, P. R., and R. G. Powlesland. (2001). The Chatham Island pigeon (Parea) deserves full species status; Hemiphaga chathamensis (Rothschild 1891); Aves: Columbidae. Journal of the Royal Society of New Zealand 31:365-383.
  18. Clements, J. (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World. Edition 6. Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8695-1
  19. Dickinson, E. (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. Edition 3. Christopher Helm. ISBN 0713665362
  • BirdLife International (2004). Hemiphaga novaeseelandiae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 Majo 2006. Preskaŭ minacata
  • Robertson, Hugh, kaj Barrie Heather. 1999. The Hand Guide to the Birds of New Zealand. Penguin Books. ISBN 0-19-850831-X
  • Dijkgraaf, A. C. 2002. Phenology and frugivory of large-fruited species in northern New Zealand and the impacts of introduced mammals. Tezo, School of Biological Sciences. University of Auckland, Auckland. 413 paĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti