Blankvizaĝa kolombo
La Blankvizaĝa kolombo aŭ Longvosta kolombo laŭ la scienca nomo (Leptotila megalura) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.
Blankvizaĝa kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Proksimuma arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo redakti
Ĝi troviĝas en Argentino kaj Bolivio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj.[1]
Aspekto redakti
Temas pri bruneca kolombo, pli malhela en dorso kaj flugiloj; ankaŭ la longa vosto estas malhelbruna kun blankaj plumopintoj en eksteraj vostoplumoj. La brusto kaj kapoverto estas ruĝece helbrunaj, dum vizaĝo kaj gorĝo estas tre blankaj, dum okulareo estas iom helgriza kun ruĝa okulringo. La beko estas nigreca kaj la kruroj ruĝaj.
Referencoj redakti
- ↑ BirdLife International (2012). “Leptotila megalura”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013..