Fazankolombo

(Alidirektita el Otidiphaps)

La Fazankolombo (Otidiphaps nobilis ) estas tre specifa birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema aŭstralazia kolombo kiu loĝas en la unuarangaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo kaj proksimaj insuloj. La teritorio estas prefereble ĉe montetoj kaj malaltaj montoj, sed ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe malalta tero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fazankolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Otidiphaps
Specio: O. nobilis
Otidiphaps nobilis
(Gould, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fazankolombo estas nekutima kolombo de necertaj similaĵoj ĉe la familio de Kolombedoj, kaj ĝi estas unutipa ene de la genro Otidiphaps (Gould, 1870), kaj ankaŭ ene de la subfamilio Otidiphabinae. La scienca nomo aludas al similaĵoj kun la familio de Otidoj, dum la komuna nomo respegulas ĝian adaptadon al vivo en arbara grundo je la maniero de fazano de Sudorienta Azio, al kiuj ĝi similas laŭ ekstera morfologio, ĉefe pro la flanke kunpremita vosto kaj rondoformaj flugiloj. Ĉar ne estas kokoformaj birdoj en Nov-Gvineo, la Fazankolombo plenis la ekologian niĉon de perdriko aŭ eta fazano, dum la plej granda Goura kronokolomboj havas vivmanieron pli similan al pli grandaj fazanoj, tetraojmeleagroj. Temas pri tre sekretema specio, kiu manĝas semojn kaj falitajn fruktojn. La nesto surgrunda estas inter arboj kaj arbustoj, kie la ino demetas unu ovon kiu estos kovata dum ĉirkaŭ 4 semajnojn.

Estas kvar subspecioj kiu diferenciĝas ĉefe pro ekzisto aŭ malekzisto de eta kresto, kaj pro la koloro de la nuko. La du plej konataj estas la okcidenta nomiga (O. n. nobilis) kun verdeca nuko kaj O. n. aruensis el insuloj Aru kun blanka nuko. La du aliaj subspecioj, O. n. cervicalis el la orienta parto de la teritorio kaj O. n. insularis el insulo Fergusson, havas grizan kaj nigran nukojn (samkolora kun la resta nigra kolo) respektive.

Ĝi ne estas konsiderata minacata, kvankam ĝi estis formortinta en loka nivelo en kelkaj arej. Ĉar ĝi rilatas al unuarangaj arbaroj kaj ĝi estas unika ne de la familio de kolomboj, ĝi estas konsiderata specio kiu bezonas pristudado kaj zorgado.

Referencoj redakti


Bildaro redakti