Kronokolombo

(Alidirektita el Goura (genro))

La genro Goura, Stephens, 1819, konsistas el kvar specioj de kronkolomboj, alia nomo por tiu genro. Ili estas la plej grandaj membroj de la familio de Kolombedoj. La tri kronkolomboj estas tre similaj kaj unu anstataŭas alian geografie.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kronkolomboj
Sklatera kronokolombo, Goura scheepmakeri
Sklatera kronokolombo, Goura scheepmakeri
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Kronokolomboj Goura
Stephens, 1819
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto

redakti
 

Temas pri grandaj kolomboj bluecaj, pli malhelaj ĉe okulstrio kaj brusto (malhelpurpura) kaj pli helaj ĉe kapo kaj vostopinto. La plej rimarkinda eco, kiu nomigas la genron komune, estas granda kresto de preskaŭ travideblaj plumoj escepte punktajn plumopintojn, kiu donas aspekto de ŝaŭmo.

Taksonomio

redakti

La filogenetiko de kronkolomboj ne estas ankoraŭ bone solvita. Kelkaj molekulaj analizoj jam estis faritaj (ekz. Johnson, 2000), kaj unu (Shapiro et al., 2002) sugestas, ke kun la Nikobara kolombo kaj la Dentobeka kolombo de Samoo, la kvar kolomboj Goura apartenas al grupo de kie la malbonŝanca Dido kaj la Rodrigesa ermitkolombo estis branĉa genlinio, sed depende el kiu genetika sekvenco estas analizita, la lokigo de la kronkolomboj diversas. Ili povus aparteni al la subfamilio Treroninae de fruktokolomboj, sed kutime ili estas traktataj kiel propra subfamilio, nome la Gourinae.

Kutimoj

redakti

Ili estas indiĝenaj de Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj. Ili manĝas sur la arbara grundo falitajn fruktojn, semojn kaj helikojn. La masklo kaj la ino estas preskaŭ identaj, sed dum la pariĝado la masklo kveras kaj kapinklinas por la ino. Ambaŭ gepatroj kovos la ununuran ovon dum 28 ĝis 30 tagoj kaj la ido elnestiĝos post pliajn 30 tagoj. La vivaveraĝo povas esti ĝis 20 jaroj.

Specioj

redakti

Referencoj

redakti
  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M. & Cooper, Alan (2002): Flight of the Dodo. Science 295: 1683. COI:10.1126/science.295.5560.1683 (HTML resumo) Kroma informo