Korkolombo

(Alidirektita el Gallicolumba)

KorkolombojGallicolumba estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu ĉi genro enhavas grundokolombojn kiuj loĝas en pluvarbaroj de Filipinoj, Indonezio kaj de la regiono de Pacifiko. Tiu ĉi genro inkludas la grundokolombojn de insuloj de Pacifiko kaj la korkolombojn de Filipinoj. Tiuj lastaj estas nomataj tiel pro tre rimarkinda ruĝega makulo en siaj brustoj kiu aspektas kiel sangoverŝanta vundo en kelkaj specioj; ĝi estis vidata de naturalistoj kiel vundo farita per ponardo. La dieto de kolomboj de tiu genro konsistas el fruktoj kaj semoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gallicolumba

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gallicolumba Gallicolumba
Specio: '''Gallicolumba''' ''Gallicolumba''
= Heck 1849
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Nuntempe ĉirkaŭ 20 specioj estas vivantaj. El la plej grandaj genroj de Kolombedoj, Gallicolumba estas la plej affected de formorto. 3-4 specioj estis malaperintaj ekde la 18-a jarcento, kaj plej parto de la restantaj malpliiĝas en nombroj, estas minacataj pro formorto aŭ havas perditajn subspeciojn pro mediperdo, enmetitaj specioj aŭ troa ĉasado. Krome, estas kelkaj specioj neniam pristuditaj vivaj kaj konataj nunn pro ostoj subfosiliaj. Tiuj malaperiĝis dum la homa setlado ĉe Suda Pacifiko (ĉ. 3000 a.K. - 1400).

Ostoj de Gallicolumba estas sufiĉe diferencaj por rekoni facile tiun genron. Ankoraŭ la evolua aliĝo de formortintaj specioj estas ofte malcerta. Ĉefe, plej formortintaj polineziaj taksono ĉeestas en la areo kie kuniĝis la stirpo de blankkapaj (G. jobiensis, G. erythroptera) kaj la Melanezia disvastigo kiu alportis la G. sanctaecrucis kaj G. stairi, kaj probable G. rubescens.

Bibliografio redakti