Mindanaa korkolombo

La Mindanaa korkolombo (Gallicolumba crinigera) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas unu el la specioj de tiu genro Gallicolumba kiuj estas nomataj korkolomboj aŭ "sangokoroj". Ili atingas tiun nomon pro ŝoka makulo tre ruĝega en la centro kaj iom pli klara en bordoj (kiel vera vundo) en la centro de siaj blankaj brustoj, kun rozkoloreca nuanco sube kaj tre blanka en gorĝo, kvazaŭ “la sango de la vundo” makulus la suban parton.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mindanaa korkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gallicolumba
Specio: G. luzonica
Gallicolumba criniger
(Pucheran, 1853)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Supre, la Mindanaa korkolombo estas ardezgriza en kapo kaj ŝultroj, sed ĝi estas tre brila kaj verda en nuko kaj ĉirkaŭe, kaj tiu ŝajna koloro varias laŭ la lumkondiĉoj; en ŝultro estas du brunegaj strioj kaj ankaŭ la suba dorso estas bruna. La ventro (kaj subflugiloj) estas tre avelkoloraj kaj pro tio la kormakulo ne estas tiom kontrasta kaj la blanka gorĝo ne estas tiom ampleksa kiel ĉe la Luzona korkolombo, ĉe kiu ĝi atingas la okulon. Kiel en plej parto de kolomboj, estas iometa seksa dumorfismo; maskloj estas plej ofte pli grandaj kaj havas pli markitan ruĝan makulon. La korpoformo estas tipa de la genro, kun rondoforma korpo, mallonga vosto kaj longaj kruroj.

Tiu orientalisa specio estas endemiisma de kelkaj insuloj de Filipinoj.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj. Ĝi estas minacata kaŭze de senarbarigo kaj troa ĉasado. Iam ĝi loĝis en insuloj Samar, Leyte, Bohol, Dinagat, Mindanao kaj Basilan, sed aktuale ĝi troviĝas nur en Mindanao. La Basila subspecio, Gallicolumba crinigera bartletti, tre verŝajne iĝis formortinta meze de la 20-a jarcento.

Tamen, la subspecio Gallicolumba crinigera crinigera ŝajnas pli komuna ol antaŭe supozite; ĉiukaze, ties statuso ne estas sufiĉe konata por definitiva aserto. Dekomence listita kiel specio LC (de Malpli Zorgo) en 1988, ĝi estis poste listita kiel Vundebla en 1994, kaj poste kiel Endanĝerigita en 2000. Kun sia preciza kvanto de malpliiĝo ankoraŭ nekonata, ĝi estis listita denove kiel Vundebla en 2007 IUCN Ruĝa Listo.[1]

Notoj redakti

  1. See BirdLife International (2004, 2007a,b).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti