Granda kukolkolombo

La Granda kukolkolomboTimora kukolkolombo (Macropygia magna) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Timoro kaj plej orienta Indonezio, nome en Wetar kaj la orientaj Malgrandaj Sundaj Insuloj. Ĝi estis iam kunigita kun la Tanimbara kukolkolombo kaj la Floresmara kukolkolombo kiel Malhela aŭ Strikola kukolkolombo. Ĝi estas rangigita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kukolkolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Granda kukolkolombo M. magna
Wallace, 1864
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Statuso kaj konservado redakti

Ekde 1988, la Granda kukolkolombo estis rangigita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tiu decido estis farita spite malgrandan teritorion, ĉar la areo estas pli granda ol 20 000 km2, kaj ĉar ĝi havas stabilan populacitendencon. Aldone, kvankam ties populacinombroj ne estis determinataj, oni supozas, ke tio estas super 10 000, kio estas super la kriterio kiu kondukas al la kategorio de Vundebla specio. La specio estis priskribita kiel rare trovebla en Timoro, sed ofte trovebla en la Tanimbaraj Insuloj kaj en la insulo Kalaotoa. Oni supozas, ke ĝi ne havas gravan minacon.[2]

Subspecioj redakti

Laŭ Alan P. Peterson, ekzistas kvar subspecioj:

  • Macropygia magna longa Meise 1930 ;
  • Macropygia magna macassariensis Wallace 1865 ;
  • Macropygia magna magna Wallace 1864 ;
  • Macropygia magna timorlaoensis Meyer,AB 1884.

Notoj redakti

  1. IOC World Bird List 6.3”, IOC World Bird List Datasets. doi:10.14344/ioc.ml.6.3. 
  2. BirdLife International (2012). “Macropygia magna”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  • Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, kaj F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.

Notoj redakti