Ŝuasela krestokolombo

La Ŝuasela krestokolombo (Microgoura meeki) estas supozeble formortinta kolombo, tio estas membro de la familio de Kolombedoj kiu estis konata nur en la provinco Choiseul de la Salomonoj en la Pacifiko. Tiu ĉi specio estis unuafoje priskribita de Walter Rothschild en 1904 kaj nomita meeki honore de Albert Stewart Meek. La insulanoj de Choiseul nomis la specion kukuru-ni-lua kio signifas grundokolombo. Estas pentraĵo de John Gerrard Keulemans en la American Museum of Natural History.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝuasela krestokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Microgoura
Specio: M. meeki
Microgoura meeki
(Walter Rothschild, 1904)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio estis unu el la plej rimarkindaj kolomboj en la mondo. Ĝi havis longecon de ĉirkaŭ 30 cm, kio estas kvazaŭ la grando de koko. Surkape ĝi havis malhelbluecan kreston similan al tiu de la kronokolomboj de Papuo-Nov-Gvineo. La frunto kaj la fronto de la vizaĝo estis nigraj, la resto de la kapo estis tre markita de ruĝeca nuanco. Dorso kaj brusto havis malhelbluecan koloron kun bruna nuanco en suba dorso.

La flugiloj kaj la pugo estis olivbrunaj. La vosto estis malhelbruna kun purpura nuanco. La ventro estis avelkolora. La supra flanko de la beko estis nigra, kaj la suba ruĝa. La kruroj estis purpurruĝaj. Oni ne konas ĉu estis laŭseksaj diferencoj.

Formortigo redakti

En 1904 ses specimenoj estis mortpafitaj de Albert Stewart Meek, birdokolektanto por Lordo Walter Rothschild kaj alportis ilin al la Muzeo Walter Rothschild Zoological Museum ĉe Tring. Ankaŭ oni kolektis unu ovon.

Pro financaj malfacilaĵoj de Rothschild, oni vendis 5 haŭtojn al la Muzeo American Museum of Natural History de Novjorko. En postaj ekspedicioj en 1927 kaj 1929 oni ne trovis iun specimenon. Oni supozas, ke la Ŝuasela krestokolombo estis la viktimo ne nur de homaj ĉasistoj, sed ankaŭ de katoj kaj hundoj neindiĝenaj el la insuloj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti