Pacsimboloj

(Alidirektita el Pacosimbolo)

Pacsimboloj pro paca movado estas multaj kaj variaj tra la diversaj kulturoj. Jen la ĉefaj.

ND-simbolo redakti

 
La ND-pacsimbolo

Tiu eble nuntempe plej uzata pacsimbolo originis de la brita kampanjo kontraŭ nukleaj armiloj. Ĝi konsistas el la signoj N (nuklea) kaj D (disarmement, malarmado) el la semafora alfabeto kaj estis kreita de la brita artisto Gerald Holtom la 21-an de februaro 1958.

Por la N la du flagoj formas
renversitan V.
 
N
Por la D unu flago estas supre
la alia malsupre.
 
D

Kolombo redakti

 
Packolombo

Jam en la malnova testamento la kolombo etis simbolo de paco kaj rekuniĝo. Post la diluvo Noa liberigis kolombon. Kiam ĝi revenis, ĝi portis olivbranĉon, signo, ke lando elmergiĝis. Tio inspiris Pablo Picasso-n krei tiun simbolon por la monda packongreso en 1949.

Ĉielarko redakti

Ankaŭ la ĉielarko kiel simbolo de paco kaj pardono estas ligita al la arkeo de Noa. Tiel Dio, fine de la diluvo starigis la ĉielarkon kiel signo de la nova ligo inter ĉiuj homoj kaj Dio.

Kalumeto redakti

 
Lakota "pacpipo", sen la pipo mem, Library of Congress, Usono

Kalumetopacpipo estas ceremonia pipo uzata de multaj indianoj de Nord-Ameriko.

Olimpika flamo redakti

La olimpika flamo estas portata tra la mondo por anonci la komenciĝon de la Olimpiko. Ĝi memorigas pri la paco, kiu daŭris dum la antikvaj olimpikoj, ĉar dum tiu periodo grekoj ne rajtis militi.

Pace-flago redakti

La pace-flago ne devenas, kiel ofte supozita de la ĉielarka flago de la samseksema movado (kreita en 1978 de Gilbert Baker).

Jam en 1961 la itala pacemulo Aldo Capitini kreis tiun flagon por la pacmarŝo Perugia-Assisi. La vorto "PACE" (en la itala: paco) estis aldonita nur poste. En 2002 ĝi famiĝis pro la kampanjo "Pace da tutti i balconi" („pacon el ĉiuj balkonoj“). Eksterlande la uzo de tiu falgo disvastiĝis nur printempe de la jaro 2003.

Venko-signo redakti

La mangesto kun streĉitaj montrofingro kaj mezfingro estas kutime uzata por signali venkon, tamen multaj homoj komprenis ĝin ankaŭ kiel pacsimbolon.

Jino-Jango redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jino-Jango.
  Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj