Nigramentona fruktokolombo

La Nigramentona fruktokolombo, (Ptilinopus leclancheri) konata ankaŭ kiel la Nigragorĝa fruktokolomboLeklanĉera fruktokolombo, estas mezgranda ĝis 27 cm longa, birdo de la familio de Kolombedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigramentona fruktokolombo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. leclancheri
Nigramentona fruktokolombo Ptilinopus leclancheri
(Bonaparte, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La masklo estas kolorplena birdo kun verdaj ventro kaj flugiloj, bruna vosto, blankecgrizaj kapo kaj kolo kun purpura bazo, ruĝa irizo kaj eta nigra makulo sub la flava beko. La ino havas verdajn kapon, kolon kaj bruston.

La Nigramentona fruktokolombo estas distribuata en malaltaj arbaroj de Tajvano kaj Filipinoj, kie estas ofta. En Tajvano tamen ĝi estas tre rara, konata nur el kvar specimenoj.

Oni agnoskis kvar subspeciojn nome la jenaj:[1]

  • P. o. leclancheri– Filipinoj (escepte en nordaj insuloj, Kalamian, Palavano, Basilan kaj Sulu).
  • P. o gironieriPalavano kaj Kalamian
  • P. o. longialis – Lanĝu (Tajvano) kaj Batanoj, Kalajan kaj Norda Kamigin
  • P. o. taiwanusTajvano

La dieto konsistas ĉefe el fruktoj. La ino kutime demetas ununuran blankan ovon en nesto farita el branĉetoj.

Ĉar ĝi estas sufiĉe disvastigita en ties granda teritorio, la Nigromentona fruktokolombo estas konsiderita kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. (2020) “Black-chinned Fruit-Dove (Ptilinopus leclancheri), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.bcfdov1.01.