Granda mielindikanto

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda mielindikanto
Granda mielindikanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Indikatoredoj Indicatoridae
Swainson, 1837
Genro: Indicator
Specio: Indicator indicator
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Granda mielindikanto (Indicator indicator) estas birdo de la familio de Indikatoredoj, paleotropisaj preskaŭpaserinaj birdoj rilataj al la pegedoj. Ties komuna kaj scienca nomoj aludas al ties kutimaro gvidi personojn al abelkolonioj.

La Granda mielindikanto estas loĝanta reproduktulo en subsahara Afriko. Ĝi troviĝas en vario de habitatoj kiuj havas arbojn, speciale de malferma seka arbaro, sed ne en okcidentafrika ĝangalo.

PriskriboRedakti

La Granda mielindikanto estas ĉirkaŭ 20 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 50 g. Kiel ĉiuj mielindikantoj el Afriko, ĝi havas rimarkindajn blankajn makulojn flanke de la vosto. La masklo havas malhelajn grizbrunajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn, kun nigra gorĝo. La flugiloj estas strie blankecaj, kaj estas flava ŝultromakulo. La beko estas rozkolora.

La ino estas pli senkolora kaj ne havas la nigran gorĝon. Ŝia beko estas nigreca. Nematuraj birdoj estas tre distingaj, havanta olivec-brunajn suprajn partojn kun blanka pugo kaj flavecaj gorĝo kaj supra brusto.

ManĝoRedakti

La Granda mielindikanto manĝas ĉefe el la enhavo de abelkolonioj (“abelujoj”): abelaj ovoj, larvoj kaj pupoj; vaksovermoj; kaj abelvakso. Mielindikantoj estas inter la malmultaj birdoj kiuj povas digesti vakson. Ĝi ofte asociiĝas kun aliaj mielindikantoj; nematuraj hegemoniaj plenkreskuloj, kaj nematuruloj de tiu specio dominas ĉiujn aliajn. Kiel ĉe aliaj mielindikantoj, la Granda mielindikanto eniras en abelujojn kiam la abeloj estas mallertaj frumatene, manĝas ĉe abandonitaj abelujoj (afrikaj abeloj abandonas abelujojn pli ofte ol tiuj de moderklimataj zonoj), kaj kadavromanĝas ĉe abelujoj rabataj de homoj aŭ de aliaj grandaj animaloj, ĉefe de melivoruloj.

GvidadoRedakti

Plej rimarkinda, ĝi ankaŭ gvidas personojn al abelujoj, por ke tiuj detruu ilin pli facile ol malgranda birdo kaj la birdo profitu la restaĵojn, kio sufiĉas al ĝi.[1]

Gvidado estas neaŭtauvidebla kaj estas plej ofta ĉe nematuruloj kaj inoj ol ĉe masklaj plenkreskuloj.

Ĵusa esplorado montris ke ne nur indikantoj povas gvidi personojn. Por ekhavi la homan kunlaboron la indikantoj alproksimiĝas al homoj dum elsendas bruan paroladon kaj flugas el arbo al arbo en direkto al la abelujoj. Sed krome, ili kapablas reagi al specifaj homaj sonoj, laŭ studo farita en Mozambiko, pli precize en la Nacia Rezervejo Niassa, kie la popolo jaoj ankoraŭ kolektas mielon laŭ tradiciaj metodoj. Kiam ili klopodas loki kaj sekvi tiujn birdojn, la jaoj elsendas sonon ne uzata en alia kunteksto, nome ia trilo kaj grunto. Kiam ili uzas tiun sonon al la indikantoj, oni pliigas la probablon esti gvidataj de indikanto inter 33% kaj 66%, dum la totala probablo trovi abelujon ascendas el 17% al 54%. Estas tiele, reciproka komunikado inter indikantoj kaj personoj, ĉar tiuj kapablas atribui signifon al homa sono.[2]

NotojRedakti

  1. Isack, H. A. and H.-U. Reyer (1989). “Honeyguides and honey gatherers: interspecific communication in a symbiotic relationship”, Science 243 (4896), p. 1343–1346. doi:10.1126/science.243.4896.1343. 
  2. Spottiswoode, C.N., Begg, K.S. y Begg, C.M. (2016). Reciprocal signaling in honeyguide-human mutualism. Science, 22(353): 387–389. Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 23, Madrido, 2017, paĝo 20.


BibliografioRedakti

  • Friedmann, Herbert. (1955) The Honeyguides. U.S. National Museum (Bulletin 208).

Eksteraj ligilojRedakti