Mielindikantoj

(Alidirektita el Indikatoredoj)

Mielindikantojfamilio de Indikatoredoj), estas preskaŭpaserinaj birdoj de la ordo de Pegoformaj, kiu inkludas ankaŭ pegedojn kaj tukanojn. Ili estas konataj ankaŭ kiel indikobirdojmielbirdoj, kvankam la lasta termino estas uzata pli precize por aludi la speciojn de la genro Prodotiscus. Ili havas tropikan distribuon en la Malnova Mondo, kun plej granda nombro de specioj en Afriko kaj du en Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mielindikantoj
Brundorsa mielindikanto, Prodotiscus regulus
Brundorsa mielindikanto, Prodotiscus regulus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Indikatoredoj Indicatoridae
Swainson, 1837
Genro: '
genroj

Indicator
Melichneutes
Melignomon
Prodotiscus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Plej parto de mielindikantoj estas sablokoloraj, kvankam kelkaj havas brilflavon aŭ blankajn partetojn en la plumaro. Ĉiu havas helajn eksterajn vostoplumojn, kiuj estas blankaj en ĉiu afrika specio.

Ili estas inter la malmultaj birdoj kiuj manĝas regule vakson -abelvakson en plej parto de specioj, kaj probable la vaksajn elekskretaĵojn de la Koĉoj ĉe la genro Prodotiscus kaj iom malpli ĉe Melignomon kaj la pli malgrandaj specioj de Indicator. Ili manĝas ankaŭ larvojn el vaksovermoj (raŭpoj de Galleria mellonella) en kolonioj de abeloj, kaj flugantajn kaj rampantajn insektojn, araneojn kaj eventuale fruktojn. Multaj specioj algrupiĝas en specimiksaj manĝantaroj.

Mielindikantoj ricevas tiun nomon pro rimarkinda kutimo vidata en unu aŭ du specioj: ili gvidas homojn, kaj eble aliajn grandajn mamulojn (kiel la melivoro), al abelkolonioj. Kiam la mamulo malfermas la abelujon kaj prenas la mielon, la birdo manĝas la restantan vakson kaj larvojn. Tiu kutimo estis bone studita ĉe la Granda mielindikanto; kelkaj fakuloj (sekve de Friedmann, 1955) asertas, ke tio okazas ankaŭ ĉe la Skvamindikanto, dum aliaj malopinias (Short kaj Horne, 2002).

Kvankam oni ne scias pri plej parto de la membroj de la familio, ke ili dungas "sekvantojn" por siaj vaksoserĉo, ili estas tiel nomitaj kiel "mielindikantoj" pro lingva ekstrapolado.

Oni konas la manĝan kutimon de la ok specioj de Indicator kaj de Prodotiscus. Ili estas ĉiuj nestoparazitoj kies ino demetas unu ovon en la nesto de alia specio, ovodemetante laŭ serioj de ĉirkaŭ 5 dum 5 al 7 tagoj. Plej favoraj nestantaj specioj estas tiuj kiuj nestas en truoj kiel ofte la rilataj libiedoj kaj la pegoj, sed la Prodotiscus parazitas pokal-nestantojn, kiel la zosteropsedoj kaj silviedoj. Oni konas, ke la idoj de mielindikantoj fizike elpelas la idojn de la gastigantoj el la nesto, kaj ili havas hokilojn en siaj bekoj per kiuj ili rompas la ovojn de la gastigantoj aŭ murdas la idojn, per ripetitaj vundoj, se ne per mortiga frapo.[1]

Specioj redakti

Deksep speciojn en kvar genroj komponas la Indikatoredojn.

FAMILIO
INDIKATOREDOJ

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Short, Lester L.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 155. ISBN 1-85391-186-0.
  • Friedmann, Herbert. (1955) The Honeyguides. U.S. National Museum (Bulletin 208).
  • Short, Lester, kaj Jennifer Horne. (2002) Toucans, Barbets and Honeyguides. Oxford University Press. ISBN 0-19-854666-1.

Eksteraj ligiloj redakti