La kolomboj de la genro Zenaida (Zenaida) formas etan genron de amerikaj kolomboj, tio estas birdoj de la familio de Kolombedoj. Estas 7 specioj, nome:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zenaida

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
= Bonaparte 1838
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Analizoj per DNA (Johnson & Clayton, 2000) konfirmas, ke la Blankflugila turto kaj la Kukulio estas la plej diferencaj kaj ke ili estu traktitaj kiel veraj apartaj specioj. Rilatoj inter la aliaj specioj estas ankaŭ nekonfuzaj; sed ne estas tiom klare ĉu la Galapaga turto estas pli rilata al la Antila turto (kiel eventuale indikas ties morfologio) aŭ al la Orelturto kaj al la Plorturto (kiel sugestas la analizoj per DNA; kvankam kun malalta fidonivelo kaj pli klare la biogeografio).

Plej parto de la specioj estas brunaj kun nigraj makuloj dorse kaj pli helaj en subaj partoj; krome ili havas specifan genran malhelan markon inter la okulo kaj la nuko, kio oni supozas kvazaŭ en la loko de la orelo, kio donas nomon ekzemple al la Orelturto.

La nomo de tiu genro rememoras virinon Zenaida Laetitia Julie Bonaparte, edzino de Charles Lucien Bonaparte, la unua priskribanto de la genro en 1838.

Kladogramo montranta lokon de Zenaida inter siaj plej proksimaj parencoj:[1][2]

Zenaidini 

Geotrygon – 9 specioj





Leptotrygon – Olivecdorsa koturnokolombo



Leptotila – 11 specioj






Zentrygon – 8 specioj



Zenaida – 7 specioj






Referencoj redakti

  1. (2013) “Classification of a clade of New World doves (Columbidae: Zenaidini)”, Zootaxa 3669 (2), p. 184–188. doi:10.11646/zootaxa.3669.2.11. 
  2. (2011) “The Central American land bridge as an engine of diversification in New World doves”, Journal of Biogeography 38, p. 1069–1076. doi:10.1111/j.1365-2699.2011.02501.x. 

Literaturo redakti