La Orelturto, Zenaida auriculata, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. La nomo devenas de malhela makulo inter okulo kaj nuko, pli malpli kie oni supozas, ke estus orelo. Tamen plej parto de la specioj de tiu genro Zenaida ja havas similan makulon kaj tiu nomo taŭgus ankaŭ por la tuta genro, sed la aliaj specioj ĝuas pli specifan nomon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelturto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida
Specio: Z. auriculata
Zenaida auriculata
(Des Murs, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas loĝanta reproduktanto tra tuta Suda Ameriko el Kolombio ĝis sudaj Argentino kaj Ĉilio, kaj en la proksimaj insuloj el Grenadinoj suden. Ĝi eble ĵus koloniis Tobagon kaj Trinidadon. Ĝi ŝajne estas parte migranta, sed rilataj detaloj estas malmulte konataj, kvankam ties migrado eble estas nur konsekvenco de serĉo de manĝaĵo.

Ĝi estas proksima parenco de la nordamerika Plorturto. Kun tiu laste menciata specio, la Sokora turto kaj eble la Galapaga turto ĝi formas superspecion. [1]

Aspekto redakti

 
Plenkreskulo kaj idoj en Urugvajo.

La Orelturto estas 24 cm longa kun ankaŭ longa kojnforma vosto kaj pezas plej ofte ĉirkaŭ 112 g. Plenkreskaj maskloj havas ĉefe olivbrunajn suprajn partojn kun nigraj punktoj en flugiloj. La kapo havas grizan kronon, nigran strion malantaŭ la okulo kaj blunigro ĉe malaltaj orelkovriloj, de kie venas la nomoj. La subaj partoj estas vinecaj kaj la vosto havas cinamokoloran pinton. La beko estas nigra kaj la kruroj malhelruĝaj.

La ino estas pli senkolora ol la masklo kaj la junuloj estas grizbrunaj, senmarkaj, kun hela striado. La alvoko estas bastona milda uu-ah-uu.

Ekologio redakti

La Orelturto estas komuna aŭ abunda en savano kaj aliaj malfermaj medioj, inkludante terkultivejojn kaj rapide adaptiĝas al homa kontakto, videbla ĉe kabloj aŭ telefonfostoj en Trinidado kaj Venezuelo, en preskaŭ ĉiu publika spaco de grandaj urbaj areoj kiel Bogotá, Kolombio kaj manĝas ĉe plaĝoj en Tobago.

La Orelturto manĝas ĉefe semojn prenitajn el grundo, sed ili povas preni ankaŭ aliajn aĵojn kiel malsekigitan panon. Ili povas esti plago por la agrikulturo. Tiu ĉi estas gregema birdo kiam ne manĝantas kaj formas arojn ĉefe dum migrado aŭ ĉe komunaj ripozejoj.

La flugo estas alta, rapida kaj rekta, kun la regulaj flugilfrapoj kaj eventuala vipado karakterista de kolomboj en ĝeneralo. Ĝi montras ankaŭ reproduktan ceremonion kun altega supreniro kaj duoncirkla svebado ĝis ties origina ripozejo. Tu specio konstruas etan neston el bastonetoj kelkaj metrojn altan en arbo[2] kie la ino demetas du blankajn ovojn. Eloviĝo okazas post 12–14 tagojn kun pliaj 9 tagojn por elnestiĝo. Ŝajne ne estas fiksa reprodukta sezono en plej parto de ties teritorio kaj se estas sufiĉe da manĝaĵo kaj taŭga medio tiu ĉi specio reproduktiĝas senĉese.

Ĉasado redakti

La Orelturto estas tre ĉasata en kelkaj regionoj. Ekzemple oni supozas, ke estas pli ol 23 milionoj de tiuj kolomboj en la kamparo ĉirkaŭ Kordobo en norda Argentino kaj foje nur unu ĉasisto mortigis ĝis milon da birdoj en ununura tago.

La kvanto de tiu ĉasado rememoras la nombradon de la ekzempleroj de Migrokolombo ĉasitaj de nordamerikanoj en la 19-a jarcento. Tiu ĉasado alportis la Migrokolombon al rapida malapero, sed ŝajne la Orelturto estas pli rezista ĝis nun. Fakte kiel ĉe la migrokolombo oni diras ke ĉe la Orelturto en siaj loĝantaroj de Argentino kaj Bolivio foje "malheligas la ĉielon". La Orelturto ĉe Kordobo ne migras, kaj oni priskribas enormajn turtarojn flugantajn el ripozejoj al malferma kamparo.

Pli norde, en Bolivio, en la regiono Gran Chaco [ĈAko], ĉe ampleksegaj terkultivejoj de sojo kaj sorgo ĉe Santa Cruz de la Sierra, la ĉasado de tiu turto estas pli laŭsezona, el majo ĝis septembro kiam grandaj turtaroj venas el Argentino por fali sur la grenorikoltejoj. Lokanoj diras, ke la Orelturto, lau la indiĝena Guarania nomo de totaki estis tre rara en la regiono antaŭ kelkaj jardekoj, kio pruvas ne nur la reziston de tiu ĉi specio, sed ankŭ la konsekvencojn de la ĵusaj kreitaj grandaj kampoj super la loĝantaroj de tiuj turtoj.

En la regiono nordorienta de Brazilo estas foje kroma manĝoresurso por malriĉaj sociaj tavoloj; nur en tiu lando oni konas la specion per tiom da nomoj kiom arribaçã, arribação, bairari, cardigueira, cardinheira, guaçuroba-pequena, juriti-carregadeira, pairari, pararé, parari, pomba-amargosinha, pomba-de-arribação, pomba-de-bando, pomba-do-meio, pomba-do-sertão, pomba-parari, pomba-pararu, rabaçã, rabação, rebaçã, ribaçã kaj ribação, kio estas kroma pruvo de la abunda disvastiĝo de la specio.

Notoj redakti

  1. Johnson & Clayton (2000)
  2. Cisneros-Heredia (2006)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti