La bluokula kolombobluokula grundokolombo (Columbina cyanopis) estas rara kolombospecio en Brazilo. Ĝi estas klasifikita al genro Columbina, al subfamilio Amerikaj grundokolomboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluokula grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina Columbina
Specio: Bluokula grundokolombo 'Columbina cyanopis'
(Pelzeln 1870)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La plenkreska bluokula kolombo havas grandon de 15,5 ĝis 17 cm. Tiel ĝi estas nur iomete pli granda ol la diamanta kolombo, cetere ĝia vosto estas iomete pli mallonga kaj pli fore stumpita. La kapo, kolo, brusto kaj flugiloj estas ruste brunaj. La mantelo kaj la resta suba parto etas helbrunaj. La gorĝo kaj pugo estas blankecaj. La flugiloj havas malhel-bluajn makuletojn. La eksteraj flugil-plumoj estas malhelbrunaj, la vosto estas nigreca, la subaj flugilkovriloj estas kaŝtanbrunaj, la irisoj estas bluaj kaj ĉirkaŭitaj de griza okulringo, kio nomigas la specion. La beko estas nigra kun griza bazo. La piedoj estas rozkoloraj. La inoj estas pli malpezaj ol la maskloj.

Konduto redakti

La bluokula kolombo estas apenaŭ esplorita. Ĝi hejmas en Cerrado-stepo. Foje okazis observoj sur post-rikoltitaj rizkampoj. La bluokula kolombo estas teritorio-ligita kaj aperas unuope aŭ duope (en paro).

Statuso redakti

En la jaroj de 1823 ĝis 1825, Josef Natterer kaptis la unuajn kvin ekzemplerojn en Mato-Groso. En 1904 okazis denova observado en São Paulo. Pluaj dokumentitaj observoj okazis en 1940 kaj 1941, kaim oni kolektis du ekzemplerojn en Goiás. Ĉiuj postaj observoj ne estis konfirmitaj, ĝis 2016, kiam ornitologo Rafael Bessa povis foti ĝin en 2015. Li poste laboris 11 monatojn - kun grupo de fakuloj - por konfirmi la observon. Oni konfirmis observon de ĝis 12 ekzemplerojn ie en ŝtato Minas Gerais post 75 jaroj de malapero.[1]

La plej grava danĝero por la birdo estas la transformado de la Cerrado-stepo al eŭkalipto-plantejo kaj al paŝtejo. BirdLife International kalkulas la birdaron je 50 -250 ekzempleroj.

Referencoj redakti

  1. Noticias , "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 44.

Eksteraj ligiloj redakti