Nodoverta kolombo

(Alidirektita el Lopholaimus)

La Nodoverta kolombo (Lopholaimus antarcticus) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda arbema kolombo kiu estas konata ankaŭ kiel Arokolombo. Ĝi estas loĝanta kaj reproduktanta birdo en Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nodoverta kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Lopholaimus
Specio: L. antarcticus
Lopholaimus antarcticus
(Shaw, 1794)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj estas grandaj, de longo varianta el 40 ĝis 46 cm. Ĝi havas helgrizajn bruston kaj kapon, malhelgrizajn flugilojn kaj ardeznigran voston kun helgriza strio. La beko estas ruĝbruna; la irizo flava kaj okulringo ruĝa. La plej rimarkinda eco de tiu specio estas platigita granda kaj malantaŭena kresto de plumoj kiu komencas ĉebeke kaj iras al la nuko. Tiu kresto konsistas el grizaj plumoj fronte kaj brunruĝaj malantaŭe; ĝi aspektas kvazaŭ nodo aŭ laĉo, de kie venas la komuna nomo de la specio. Junuloj estas malpli markitaj kun bruna beko. La vostostrio ne estas tiom markita ĉe nematuruloj.

La Nodoverta kolombo ĝenerale troviĝas en aroj ĝis centaj. Ili estas fortaj flugantoj kaj estas vidataj ofte super pluvarbaroj kaj valoj, sed ankaŭ ĉe palmoj, figarboj kaj eŭkaliptaj arbaroj. Ili estas komplete arbemaj. Tiuj birdoj manĝas fruktojn inter branĉaro kaj ofte ripozas sur arboj supre tiu branĉaro. Ili trinkas el pluvogutoj el arboj. Ili troviĝas foje en malferma kamparo serĉante manĝaĵojn. Tiuj birdoj povas often troviĝi el kabo Jorko en Kvinslando ĝis la suda marbordo ĉe Novsudkimrio sed foje ili estis vidataj tiom sude kiom ĝis Tasmanio kaj la lagoj Gippsland en Viktorio, depende de manĝodispono. La specio estis observita en enormaj aroj en areoj kiuj havis pluvarbarojn, sed bedaŭrinde la loĝantaro malpliigixs por arbohakado. Nun temas pri protekctita specio en Aŭstralio.

Tiuj birdoj estas rare aŭditaj, sed ŝajne produktas mildajn grumblojn. Ili komune kverelas unu kontraŭ la alia kaj kiam kverelas, ili faras mallongajn gruntojn (kiel porkoj).

Reproduktado okazas el julio ĝis januaro, kiam ili konstruas nestojn en arboj de pluvarbaroj alte supergrunde. La nestoj konsistas el longaj kaj izolitaj bastonetoj. La ino demetas unu grandan kaj iome brilan ovon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti