Maŭrica kreolo

kreola lingvo bazita de la franca lingvo parolata en Maŭricio
(Alidirektita el Maŭricia kreola lingvo)

La maŭrica (kreola maŭrica : kreol morisien, pronunci: /kʁeol moʁisjɛ̃, -iʃɛ̃/) estas kreola lingvo en Maŭricio, bazita sur la franca lingvo. Krom la franca bazo de la lingvo, estas ankaŭ nombro de vortoj de la angla kaj de la multaj afrikaj kaj sud-aziaj lingvoj kiuj estis parolataj sur la insulo.

80,5 % de la loĝantaro (popolnombrado 2000), proksimume unu miliono da homoj, parolas la maŭrican kreolan lingvon kiel denaskan lingvon. La resto de la loĝantaro en Maŭricio parolas la maŭrican kiel dua aŭ kontaktlingvo. La maurica estas la lingvafrankao kaj la de fakta lingvo de Maŭricio, antaŭe brita kolonio, kiu gardis la anglan kiel ĝia nura oficiala lingvo, kvankam la franca estas ĝenerale pli parolata.

La maŭrica proksime rilatas al la kreolaj lingvoj de la Sejŝeloj (Sejŝela) kaj de la insulo Reunio (reunia kreola lingvo). Ĝi sekve apartenas al la familio de la tn. kreola 'bounbonnais', kiu estas komuna kerno trovebla en la aliaj franclingvaj kreolaj lingvoj de la Hinda Oceano.

Maŭricanoj emas paroli hejme la maurican kreolan kaj la francan en la laborejo. La franca kaj la angla estas parolataj en lernejoj. La angla kaj franca lingvoj longe ĝuis pli grandan socian statuson kaj superregis en la registaro, komerco, edukado kaj la amaskomunikilaro, sed la popularceco de la maŭrica lingvo persistis en la plej neformalaj kampoj.

Historio redakti

La maŭrica kreola naskiĝis kun la historio de la sklavoj meze de la 17a jarcento[1].

Kvankam multaj maŭricanoj estas de barata deveno, ili unuavice parolas kreole. Ĝi estas ilia praula lingvo en la senco ke iliaj prapatroj, kune kun tiuj de afrika, eŭropa kaj ĉina devenoj, helpis kune krei la kreolan lingvon antaŭ jarcentoj, kiam Maŭricio estis la renkontiĝejo de loĝantaroj de diversaj kontinentoj kiuj kune fondis nacion kun ties propra kulturo kaj historio. Hodiaŭ, ĉirkaŭ 1 miliono da homoj parolas la lingvon.

Lingvopolitiko redakti

La maŭrica registaro komencis subteni ortografian reformon en 2011 kun sistemo kiu ĝenerale sekvas la francan sed eliminas silentajn literojn kaj reduktas la nombron de malsamaj manieroj en kiuj la sama sono povas esti skribata. Ĝi estis kodigita en Lortograf Kreol Morisien (2011) kaj ankaŭ uzata en la Gramer Kreol Morisien (2012). Ĝi fariĝis la normo depost la adopto de la dua eldono de la Diksioner Morisien, kiu antaŭe estis literumita kiel la Diksyoner Morisyen[1].

Maŭrica kreolo kaj Esperanto redakti

Por subteni la kreolan lingvon, kiu malgraŭ la vasta uziteco havas nur tre malmulte da literaturaj kaj gazetaraj eldonaĵoj, loka asocio starigis projekton kaj eldonis libron kun kreollingva poemo kaj ties diverslingvaj tradukoj. Origine estis planataj tradukoj de la poemo en 46 lingvojn (okaze de la 46-a datreveno de la sendependiĝo de Maŭricio), sed pli ol 50 tradukoj alvenis. La respondo de 10 esperantistoj el 3 kontinentoj ebligis aldoni 8 pliajn diverslingvajn versiojn de la poemo kaj estas legeblaj sur la retejo de Lingvaj Rajtoj de UEA. La kompleta kolekto de tradukoj aperis libroforme en Mauricio. Ankaŭ DVD kunestis surhavante gestolingvan version de la poemo (en la maŭricia gestolingvo).

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (franca) 2è édition du Diksioner Kreol: La langue kreol, premier instrument qui nous rassemble comme Mauriciens, Le Mauricien, la 13-an de septembro 2011, alirite la 16-an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti