Vagaduguo
Vagaduguo[1] (mosie Ouagadougou, [ˈwɔɣədəɣʊ], france Ouagadougou [wa.ɡa.du.ɡu]) estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" (respektive, en Esperanto, "Uago").
Vagaduguo | |
urbo | |
Katedralo de Vagaduguo
| |
Oficiala nomo: Ouagadougou | |
Kromnomo: Ouaga | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Centre |
Provinco | Kadiogo |
Departemento | Vagaduguo |
Situo | Vagaduguo |
- alteco | 305 m s. m. |
- koordinatoj | 12° 21′ 26″ N 01° 32′ 07″ U / 12.35722 °N, 1.53528 °U (mapo) |
Areo | 219,0 km² (21 900 ha) |
Loĝantaro | 1 031 330 (2005) |
Denseco | 4 709,27 loĝ./km² |
Estro | Simon Compaoré |
Horzono | GMT + 0 |
![]() | |
Retpaĝo: www.mairie-ouaga.bf | |
SituoRedakti
Vagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
HistorioRedakti
Kelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
IndustrioRedakti
La plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.
TrafikoRedakti
En la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Vagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.
KlimatoRedakti
Em Vagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
- Kebekurbo en Kanado
- Liono en Francio
- Grenoble en Francio
- Torino en Italio
- Kumasi en Ganao
- San Miniato en Italio
- Briton Ferry en Unuiĝinta Reĝlando
- Leuze-en-Hainaut en Belgio
- Kuvajturbo en Kuvajto
- Tajpeo en Tajvano
ReferencojRedakti
- ↑ Vidu NPIV, paĝo 1207