Montreux VD
![]() |
- La mallongigo VD en Montreux VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montreux. |
Montreux estas urbo komunumo en la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut, Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 23800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreksis al 25187 je la 31-a de decembro 2012.
Montreux | |
---|---|
Blazono de Montreux | |
Urbo Montreux | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut |
Koordinatoj | 46° 26′ 0″ N 6° 55′ 0″ O / 46.43333 °N, 6.91667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 0″ N 6° 55′ 0″ O / 46.43333 °N, 6.91667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 25187 |
Areo | 33,40 km² |
Alteco | 390 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1820 |
Komunumkodo | 5886 |
Situa mapo de Montreux | |
GeografioRedakti
La urbo Montreux situas oriente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la bordo de la Lago Lemano. Clarens estas malgranda vilaĝo en la municipo de Montreux, kie loĝis famuloj, kiaj Igor Stravinski, Ĉajkovski, Élisée Reclus kaj Vladimir Nabokov.
TrafikoRedakti
Tra Montreux pasas la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Sempiono. Montreux estas ankaŭ la komencpunkto de la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Montreux al Lenk en Simme-Valo.
Preter la urbo pasas la aŭtoŝoseo A9 de Laŭzano al Brigo, kiu ankaŭ estas alveturejo al la alpaj pasejoj Granda Sankt-Bernardo, Sempiono, Furko kaj Nufenen.
HistorioRedakti
Kiel politika komunumo Montreux ekzistas nur ek de la jaro 1962. Unuaj setlejoj troviĝis en Montreux jam en la bronzoepoko. En Baugy oni trovis restaĵojn de romia vilao el la 2-a ĝis 4-a jarcento. Unua dokumenta mencio de Montreux datiĝas el la jaro 1215 kiel Mustruel.
Famaj personecojRedakti
- En Montreux mortis Rainer Maria Rilke kaj Ottó Szász.
EventojRedakti
Ĉiujare en la urbo okazas la mondkonata internacia Ĵazo-festivalo de Montreux.
Vidu ankaŭRedakti
- Montreux (stacidomo)
- Montreux-Collège (stacidomo)
- Montreux-Les Planches (stacidomo)
- Caux (stacidomo)
- Chamby (stacidomo)
- Châtelard VD (stacidomo)
- Clarens (stacidomo)
- Fontanivent (stacidomo)
- Glion (stacidomo)
- Glion-Alpes (stacidomo)
- Glion-Collège (stacidomo)
- Haut-de-Caux (stacidomo)
- Jaman (stacidomo)
- Jor (stacidomo)
- Territet (stacidomo)
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Montreux – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)