Por samtitola artikolo vidu la paĝon Clarens (stacidomo).

Clarens estas malgranda vilaĝo en la municipo de Montreux, en la kantono Vaud, en Svisio.

Clarens
kvartalo
vilaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo CH1903: 558146 / 143553 (mapo)46.4426.894Koordinatoj: 46° 27′ N, 6° 54′ O; CH1903: 558146 / 143553 (mapo) [+]
Alto 380 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Clarens (Montreux)
Clarens (Montreux)
DEC
Situo de Clarens

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Clarens VD [+]
vdr
Clarens ĉirkaŭ 1882

Clarens famiĝis tra tuta Eŭropo pro la enorma sukceso de la libro La nova Helojzo de Jean-Jacques Rousseau. Kiam li estis en Clarens, la rusa komponisto Igor Stravinski verkis siajn baletojn La konsekro de la printempo kaj Pulĉinelo kaj en Marto 1878, Ĉajkovski verkis sian Violinkonĉerton.

Paul Kruger, heroo de la sendependigo de Sudafriko el Britio, mortiĝis tie. Pro tiu tialo, samnoma vilaĝo Clarens ricevis sian nomon en Sudafriko, nome en la Provinco Liberŝtato. Ankaŭ la anarkiisto kaj geografo Élisée Reclus loĝis en Clarens. La verkisto Vladimir Nabokov estis entombigita tie.

Ankaŭ la verkisto de la 19a jarcento, diplomato kaj MP David Urquhart de Braelangwell, kiu enkondukis la turkan necesejon en Brition, estis entombigita tie.[1]

Referencoj

redakti
  1. Robinson, Gertrude (1920) David Urquhart: Some Chapters in the Life of a Victorian Knight-Errant of Justice and Liberty.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Koordinatoj: 46° 26′ 31″ Nordo 6° 53′ 38″ Oriento / 46.442 °N, 6.894 °O / 46.442; 6.894 (mapo)

Fotaro

redakti