Montpasejo Granda Sankta Bernardo
La montpasejo Granda Sankta Bernardo (franclingve Col du Grand-Saint-Bernard, italalingve Colle del Gran San Bernardo) estas la plej malnova pasejo tra la okcidentaj Alpoj. Ĝi situas sur la teritorioj de Svislando kaj Italio. Oni uzis ĝin depost la Bronzepoko : restas hodiaŭ ruinoj de romia vojo, sed ankaŭ spuroj de la migro de la napoleona armeo al Italio en 1800.
Montpasejo Granda Sankta Bernardo | |||
---|---|---|---|
montpasejo • border crossing | |||
Alteco | 2469 m | ||
Geografia situo, (CH) | 45° 52′ N, 7° 10′ O; 579288 / 79855 (mapo)45.877.1719444444444Koordinatoj: 45° 52′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579288 / 79855 (mapo) | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando kaj Italio | ||
Montaro | Alpoj | ||
Akvodislimo inter | Rodano kaj Dora Baltea→Pado | ||
Ligas | Martigny VS kaj Aosta | ||
Infrastrukturo | Pasejvojo konstruita 1905 | ||
Ĉe la pasejo troviĝas hospico kiel sekura domo por vojaĝantoj, fondita en 1049 kaj nomita laŭ Sankta Bernardo de Menthon. Ĝi poste fariĝis tre fama pro siaj San-Bernardaj hundoj. La hospico ankoraŭ funkcias hodiaŭ kaj disponas du konstruaĵojn, kiuj datiĝas de 1560 kaj de 1898. La papo Pio la 11-a konfirmis en 1923, ke Bernardo estas la sankta patrono de la Alpoj.
La pasejo estas nordorienta-sudokcidenta akso en la Peninaj Alpoj, ankaŭ nomataj Valezaj Alpoj, kaj estas maksimume 2469 metrojn alta. El norda Svislando, la vojo sekvas la valon de la rivero Dranse, super la urbo Martigny, ĝis la sovaĝa kaj dezerta valo de Dranse d'Entremont. Sub la pasejo situas malgranda lago.
Granda Sankt-Bernard-Tunelo
redaktiEn 1964, estis malfermita la svisa-itala aŭtoŝosetunelo (longo 5 798 m), kiu trapasas la alpan ĉenon sub la montpasejo Granda Sankta Bernardo, kaj ligas, inter Martigny kaj Aosto, la komunumon Bourg-Saint-Pierre (alto 1 918 m) en kantono Valezo (Svislando) al la komunumo Saint-Rhémy-en-Bosses (alto 1 875 m) en Aosta Valo (Italio).