Nacia Parko Morne Trois Pitons

Monda heredaĵo de UNESKO

La Nacia Parko Morne Trois Pitons angle Morne Trois Pitons National Park estas Monda heredaĵo de Unesko (ekde 1997) situanta sur la insulo de Karibio nome Dominiko (ne Dominika RespublikoDomingo). Tiu areo estis stablita kiel nacia parko fare de la dominika registaro en Julio de 1975, nome la unua laŭleĝe stablita en la lando.[1] Tiu Nacia Parko ricevas sian nomon laŭ sia plej alta monto, Morne Trois Pitons, signife (franckreole) monto de tri pintoj. La parko estas grava areo de vulkana aktiveco. Ene de la parko estas la Valo de Dezerteco aŭ Senkonsoleco, nome regiono de bolantaj kotejoj kaj malgrandaj gejseroj; la Bolanta Lago, la gorĝo Titou, la Smeralda Lageto ktp.

Nacia Parko Morne Trois Pitons

Koordinatoj15° 16′ 0″ N, 61° 17′ 0″ U (mapo)15.266667-61.283333Koordinatoj: 15° 16′ 0″ N, 61° 17′ 0″ U (mapo)
Areo68,57 km² (6 857 ha) [+]

Estiĝo1975
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵonatura
Jaro1997 (21)
Numero814
RegionoLatina Ameriko kaj la Karaibo
Kriteriojviii, x
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Map
Nacia Parko Morne Trois Pitons

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Morne Trois Pitons National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti